Ĉina Film-Ekspozicio 2017 okazis en Hungario

(GMT+08:00) 2017-04-24 16:02:22     Redaktoro:Xiong


En la 23a de aprilo laŭ la loka tempo okazis la Ĉina Film-Ekspozicio 2017 en Hungario. La inaŭguro okazis en kinejo de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario. Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Balog Zoltan, hungara ministro pri homaj rimedoj, kaj Zhang Hongsen, vic-estro de Ĉina Ŝtata Administracio de Eldono, Novaĵo, Radio, Filmo kaj Televido, ĉeestis al la inaŭguro. Ankaŭ ĉina fama aktoro Jackie Chan partoprenis en la inaŭguro.

Ĉi-foje la film-ekspozicio estas organizita de Ĉina Ŝtata Administracio de Eldono, Publikado, Radio, Filmo kaj Televido, ĉina ambasadorejo en Hungario kaj hungara Ministerio de Homaj Rimedoj. Tiu ĉi ekspozicio estas grava film-interŝanĝa aktivado inter la du landoj en la kultura kampo kaj celas akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la dulandaj popoloj.

Ĉina ambasadoro en Hungario Duan Jielong diris en inaŭguro, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Hungario disvolviĝas rapide, substancaj kunlaboraj fruktoj en diversaj kampoj estas abundaj kaj la dulandaj rilatoj situas en la plej bona periodo de la historio. Li emfazis, ke interŝanĝo pri la filmoj estas grava kampo de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Hungario kaj havas utilon por akceli interkomprenadon inter la dulandaj popolanoj.

Duan Jielong diris: "En geografio Ĉinio kaj Hungario estas malproksima, tamen la amikeco kaj la kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj kaj inter la dulandaj popoloj havas longan historion. Per tiuj interŝanĝoj, ni interkomprenas unu la alian, aprezas kaj lernas la kulturon kaj arton inter ni. Ĉifoje la Ĉina Film-Ekspozicio alportis 5 filmojn por prezenti la esencon de la ĉina tradicia kulturo kaj la nunan situacion de la disvolvo de la ĉina filmarto. Pli multaj hungaraj amikoj povas koni la ĉinan kulturon, eĉ la tutan landon."

Zhang Hongsen, vic-estro de Ĉina Ŝtata Administracio de Eldono, Novaĵo, Radio, Filmo kaj Televido, esprimis, ke Hungario havas la tradicion kun longa historio kaj kulturon kun profunda akumuliĝo. Ĝi havas originalan stilon en la kampo de filmarto kaj estas grava forto de la eŭropa filmindustrio, eĉ de la monda.

Zhang Hongsen diris: "De multaj jaroj, Ĉinio kaj Hungario reciproke okazigis film-ekspoziciojn, partoprenis en film-festoj, plenumis komercan kunlaboron, ktp. Ili prezentis bonajn filmojn por la dulandaj spektantoj. Mi kredas, ke ĉi-foje tiu ĉi ekspozicio plue fortigos interŝanĝon kaj kunlaboron pri la filmoj de la du landoj, profundigos interkomprenon kaj konon pri la kulturoj de la dulandaj popoloj kaj akcelos amikecon inter ili."

Balog Zoltan, hungara ministro pri homaj rimedoj, diris, ke Hungario tre atentas disvolvi amikajn rilatojn kun Ĉinio. En lastaj jaroj, Ĉinio kaj Hungario organizis serion da kulturaj interŝanĝaj aktivadoj en si. En 2013, fondiĝis hungara kultura centro en Pekino. Li esperas, ke ĉina kultura centro establiĝos en Budapeŝto kiel eble plej frue.

Balog Zoltan diris: "La komuna lingvo de la hungara kaj la ĉina popoloj estas kulturo. Se oni volas paroli la lingvon pli bone, do ili devas multe paroli. Se oni volas krei bonan kulturon, do ili devas multe interŝanĝi la opiniojn. Do ni devas pli multe fari la kulturan interŝanĝon. Filmo estas la plej bona rimedo, kiu povas mallongigi la distancojn de la du landoj, de la dulandaj kulturoj kaj de la dulandaj popoloj."

Ĉifoje ĉina fama aktoro Jackie Chan partoprenis en la inaŭguro kaj rekomendis sian filmon Gongfu-a Jogo.

Jackie Chan diris: "Ĉiujare mi faras kelkajn filmojn, kiuj estas malsamaj, kun diversaj figuroj kaj rakontoj. Mi alportas ilin al la spektantoj de la tuta mondo. Se vi ŝatus mian filmon, do mi farus pli multajn. Dankon pro via subteno al mi! Dankon pro via subteno al ĉinaj filmoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin