Novaĵoj (Aprilo 24)

(GMT+08:00) 2017-04-24 16:22:36     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj usona ŝtatestroj telefone diskutis pri duflankaj rilatoj kaj la situacio en la Korea Duoninsulo;Macron kaj Le Pen konkuros pri franca prezidenteco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump telefone diskutis pri duflankaj rilatoj kaj la situacio en la Korea Duoninsulo, promesante striktan kontakton per diversaj rimedoj por senprokraste interŝanĝi opiniojn pri gravaj demandoj de komuna zorgo.

Xi diris, ke Ĉinio forte oponas agojn, kiuj malobservas rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN, kaj esperas, ke koncernaj partioj sin detenos kaj evitos agojn, kiuj plialtigas la streĉecon en la duoninsulo.

Xi rimarkigis, ke se ĉiuj partioj surŝultrigas siajn respondecojn kaj renkontiĝas duonvoje, ili povas solvi la nuklean problemon de la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj sennukleigi la Korean Duoninsulon.

Dimanĉe ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun sia irana paralelulo Mohammad Javad Zarif dum ĉeesto al la unua minsitra kunveno de la Forumo de Antikvaj Civilizacioj en Ateno.

Wang diris, ke la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Irano stabile evoluis; du ŝtatestroj sukcese realigis reciprokan viziton, senĉese profundiĝis la duflanka kunlaboro en ekonomio kaj komerco, investo kaj interhomaj interŝanĝoj. Wang aldonis, ke kiel membroj de la Forumo de Antikvaj Civilizacioj, Ĉinio kaj Irano devas fortigi kunlaboron kaj gvidi ĉiujn partiojn absorbi nutraĵon el antikvaj civilizacioj kaj kune akceli pacon kaj disvolvadon de la mondo.

Zarif diris, ke Irano rigardas la rilatojn kun Ĉinio el strategia kaj longdaŭra perspektivo. Irano bonvenigas kaj subtenas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj volas akceli konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj realigi komunan disvolviĝon.

Samtage Wang renkontiĝis kun sia greka paralelulo Nikos Kotzias. Li diris al raportistoj en komuna gazetara konferenco, ke la Forumo de Antikvaj Civilizacioj povas liveri subtenon de pensado kaj kulturo al kunlaboro pri la Zono kaj Vojo.

Wang diris, ke Grekio la unua iniciatis la Forumon de Antikvaj Civilizacioj kaj tio havas apartan kaj pozitivan signifon en la nuna internacia situacio kun necerteco. Per dialogo kaj komunikado ĉiuj flankoj povas trovi saĝon el antikvaj kulturoj por solvi nunajn malfacilaĵojn, kune antaŭenigi civilizacian procezon de la homaro per fortigo de interŝanĝoj inter malsamaj kulturoj kaj realigi komunan prosperon per akcelo de reciprokprofita kunlaboro.

Ĉina speciala sendito al Sirio, Xie Xiaoyan, diris dimanĉe, ke la sola elirejo por sirianoj estas politika kompromiso per paca intertraktado.

Parolante al ĉinaj kaj egiptaj amaskomunikiloj en Kairo, la ĉina oficialulo diris, ke li ne vidas rapidan solvon al la siria demando. Li emfazis, ke la milita rimedo ne estas solvo.

Xie Xiaoyan estas en oficiala vizito al Kairo, kie li renkontiĝis kun funkciuloj de la egipta ministerio de eksterlandaj aferoj por diskuti pri eblaj solvoj al la siria krizo. Li diris, ke Egiptio estas grava partoprenanto en solvado de la siria demando kaj strategia partnero de Ĉinio, ĉar ĝi ludas tre entuziasman konstrueman rolon.

Xie aldonis, ke estas grave, ke Ĉinio kaj Egiptio subtenu kontakton por interŝanĝi informojn kaj opiniojn kaj ankaŭ diskuti pri rimedoj, kiuj estas prenindaj por fari paŝojn antaŭen. Parolante pri la situacio en Sirio, li diris, ke la situacio restas streĉita kaj malstabila, precipe post la raportita kemia atako, kiu mortigis multajn homojn en Sirio.

Laŭ prognozo de opinisondaj institucioj kaj partaj oficialaj rezultoj, centrula kandidato kaj eksa ministro pri ekonomio Emmanuel Macron kaj ekstremdekstra kandidato Marine Le Pen dimanĉe antaŭis en la unua balotado de la franca prezident-elekto.

Ĝisdata taksado de la esplora firmao Elabe por lokaj amaskomunikiloj indikas, ke Macron estas ĉe la kapo per la gajno de 24% de voĉoj, kaj lin sekvas Le Pen per 21,8% da voĉoj.

Entute 11 kandidatoj partoprenis en ĉi-jara konkurado pri franca prezidenteco, kaj la du gvidaj kandidatoj renkontiĝos en la decida balotado en la 7a de majo.

Dimanĉe en Vaŝingtono, la Monda Banko kaj la Azia Infrastruktura Invest-Banko subskribis memorandon pri profundigo de duflanka kunlaboro.

La Monda Banko diris en sia deklaro, ke la memorando liveros al ambaŭ flankoj la kadron de kunlaboro en disvolva financado, interhomaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj kaj metos bazon por kunordigo kaj kunlaboro de la du flankoj sur la nivelo de regiono kaj ŝtato.

Estro de la Monda Banko Kim Yong (Jim Yong Kim) diris, ke kunlaboro kun multflanka disvolva institucio estas ege grava por mobilizi rarajn resursojn, altiri privatajn sektorojn kaj kontentigi disvolvajn bezonojn.

Estro de la Azia Infrastruktura Invest-Banko Jin Liqun diris, ke subskribo de la memorando konformas al novtipa internacia koncepto de la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj profundigas kunlaborajn rilatojn inter la du bankoj.

Usona ministro pri financo Wilbur Ross diris dimanĉe, ke la registaro de Donald Trump sin malfermas al liberkomerca intertraktado kun la Eŭropa Unio.

Ross diris en sia artikolo publikigita tiutage en la brita ĵurnalo Financial Times, ke redukti la deficiton en varkomerco kun la EU estas unu el la prioritatoj de la registaro de Trump. Li aldonis, ke la registaro de Trump estas ofte priskribita kiel reprezentanto de protektismaj fortoj en la monda ekonomio, tamen ĝi ankoraŭ intencas konkludi komercan interkonsenton kun grandaj komercaj partneroj.

Ross rimarkigis, ke tuj post sia enoficiĝo la registaro de Trump anoncis sin retiri el la Trans-Pacifika Partnereco, tamen ĝi jam klare decidis, ke ĝi ne havos similan sintenon pri la Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco.

La afgana registaro deklaris dimanĉon la tago de nacia funebro por doni respekton al dekoj da armeanoj, kiuj estis mortigitaj kaj vunditaj post talibana atako al armea tendaro.

Vendrede, 10 talibanaj ekstremistoj alivestitaj en armea uniformo enŝteliĝis en armean tendaron en la norda provinco Balkh, kaj pafis kuglojn al dekoj da senarmilaj soldatoj kaj oficiroj.

La prezidenta palaco diris en deklaro, ke por honori la bravajn afganajn soldatojn, kiuj estis mortigitaj en terorista atako dum vendreda preĝo en la moskeo de la korpuso 209 Shaheen, la prezidento publikigis dekreton kaj deklaris dimanĉon la Tago de Nacia Funebro.

La deklaro diris, ke la registaro kaj popolo de Afganio profunde konservas la memoron pri la armeanoj, kiuj oferis siajn vivojn por nacia sekureco. La sekurectrupoj persekutas terorismajn grupojn en la tuta lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin