Rigardu mevojn en Kunming

(GMT+08:00) 2017-04-25 15:45:07     Redaktoro:Selena

Jiang Xiao/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Dum vojaĝo en la ĉina provinco Yunnan, vojaĝantoj kutimas rekte veni al vindindejoj Dali, Lijiang kaj Ŝangrila, tra la ĉefurbo Kunming kiel transpunkto. Fakte la urbo Kunming kun ĉarmo sedimentita dum pli ol 2000 jaroj tute ne estas malpli interesa ol tiuj varmaj vidindejoj. Se vi volas halti ĉe Kunming, eble vi ne plu volas fari longdaŭran vojaĝon. En la hodiaŭa programero, ni babilos pri mevoj pasigantaj vintron en Kunming.

En ĉinaj sud-okcidentaj urboj, kiaj Kunming kaj Chengdu, montras senhastecon kaj senĝenecon. Por kunming-anoj ĉiuj ĝuas sian vivon, spite al diferenco en enspezo, socitavolo kaj eĉ posedaĵoj. En tieaj trinkejoj ofte videblas senokupaj homoj kiuj trinkas, babilas kaj ludas kartojn. Por lokanoj la lago Cuihu estas plej bela loko de la urbo. La lago, kvankam ne tiel granda, enhavas animon de la urbo. Estas plej ĝojige, de novembro ĝis marto de ĉiu jaro dekmilo da neĝ-bekaj mevoj flugas al la lago, kaj tie ili pasigas vintron. Tiam post vesper-manĝo kunming-anoj kutimas promeni ĉe la lago kaj manĝigi mevojn, tia fenomeno, ofte kaptata de alilokanoj per fotiloj, estas ilia normala vivo.

"Mevoj havas specialajn rilatojn kun Kunming. El multaj ĉinaj sudaj urboj la mevoj elektas nur la urbon Kunming por pasigi vintron. Mi pensis, ke mevoj ŝatas la urbon, kaj ankaŭ ni, ilin. "

En aŭtuno de 1985 neĝ-bekaj mevoj el la lago Baikal de Siberio venis al Kunming, tra Rusio kaj preskaŭ tuta Ĉinio, por pasigi vintron. Tiam dekmilo da mevoj serĉis nutraĵojn. Pro diversaj klimataj specoj, kiaj tropika zono, subtropika zono kaj eĉ alta kaj malvarma zono, la provinco Yunnan rare enhavas preskaŭ ĉiajn naturajn pejzaĝojn, kiaj tropika foresto, neĝ-monto, glaciejo k.t.p, sed ne troviĝas maro! Abrupte venas mevoj, kaj tio estas senprecedenca afero en Kunming. Lokanoj tuj aprecis tiujn mevojn kunportante fotilojn aŭ DV-aparatojn, kaj ĉirkaŭ la lago Cuihu svarmis homoj.

Wei Yong/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Same kiel multaj lokanoj ankaŭ profesia esploristo Jin Feibao atendas la venon de mevoj en ĉiu vintro.

"Mevoj rigardas Kunming kiel hejmlokon kaj pasigas vintron en nia urbo jam de 28 jaroj. Ankaŭ ni prenas tiujn mevojn kiel amikojn. Ili estas simbolo de la urbo. "

En ĉiu tago dum vintro, maljunulino Cui Fengxian venas al la lago Cuihu por manĝigi mevojn, per memkuiritaj nutraĵoj. Oni nomas ŝin mevan Mevo-avino.

"Mevoj konas min. Vidante min ili tuj sekvas, kaj mi alvokas: venu, venu, avino alportas nutraĵojn por vi. "

Troviĝas tia esprimo pri la vintro de Kunming, eĉ en ekstreme malvarmaj tagoj, la urbo montras printempan odoron. Probable tiuj maraj elfoj sopiras al tiu etoso, kaj ili ne volis forgesi la rendevuon dum la pasintaj 28 jaroj. Ankaŭ infanoj de lerneja aĝo povas profunde kompreni la senton inter homoj kaj mevoj.

"Flegi mevojn kaj ne damaĝi ilin. Nutri ilin kiam ili estas malsataj. "

Amo rezultigas miraklon. Dum rigardo de mevoj pasigantaj vintron en Kunming, videblas toleremo, interkompreno, respekto kaj harmonio, ne nur en la birda mondo sed ankaŭ en la homa mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin