Novaĵoj (Aprilo 25)

(GMT+08:00) 2017-04-25 16:52:13     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Egiptio promesis fortigi kunlaboron kadre de la Zono kaj Vojo; Trump urĝis la Sekurecan Konsilion de la UN enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Egiptio lunde esprimis sian deziron plifortigi kunlaboron kadre de la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia egipta kolego Sameh Shoukry tiutage dum ĉeesto al la Forumo de Antikvaj Civilizacioj, kiu okazis en la greka ĉefurbo.

Wang diris, ke duflankaj rilatoj tendencis al bona disvolvado. Li diris, ke Egiptio estas grava partnero de Ĉinio en konstruado de la ĉina iniciato de la Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke la du flankoj devas akordigi sian disvolvadon kaj realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon. Li rimarkigis, ke Ĉinio volas subteni striktan kunordigon kaj komunikadon kun la egipta flanko en internaciaj aferoj.

Shoukry diris, ke disvolvi rilatojn kun Ĉinio estas unu el la prioritatoj de Egiptio en la ekstera politiko. La du landoj havas proksimajn starpunktojn kaj bonan kunordigon en internaciaj aferoj. Li aldonis, ke Egiptio volas diskuti pri novaj kanaloj de kunlaboro kun Ĉinio kadre de la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Lunde en Pretorio, la ĉefurbo de Sud-Afriko, okazis ĉina-afrika ministra kunveno pri prisana kunlaboro. Ĉina vicĉefministro Liu Yandong ĉeestis la kunvenon kaj donis paroladon.

Liu diris, ke la prisana kunlaboro estas miniaturo de la ĉina-afrika komunumo de komuna futuro. La pintkunveno de la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro en Johanesburgo enlistigis kunlaboron pri publika sano kiel unu el la dek kunlaboraj planoj kaj altigis la duflankan prisanan kunlaboron al nova nivelo. La du flankoj kune antaŭenigis efektivigon de la atingoj de la pintkunveno kaj akiris pozitivan progreson. Ĉinio akcelas efektivigon de la plano Sana Ĉinio, aktive partoprenas en la tutmonda regado pri sano kaj volas agi kune kun ĉiuj landoj, internaciaj organizoj kaj popolaj societoj por trakti problemojn pri sano kaj antaŭenigi sanitaran aferon de evoluantaj landoj per la suda-suda kunlaboro.

Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai lunde diris, ke ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono realigis grandan disvolviĝon en la lastaj jaroj, kaj la du flankoj devas klopodi plu por realigi pli ekvilibran duflankan komercon.

Cui faris la rimarkojn dum sia parolado en la Internacia Forumo pri Financa kaj Infrastruktura Kunlaboro en Nov-Jorko. Li diris, ke ĉina-usona komerco alportis efektivajn profitojn al la popoloj de la du landoj; estas neeviteblaj disputoj kaj konfliktoj dum rapida disvolviĝo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj, kaj necesas komuna klopodo de la du flankoj por solvi problemojn per konstruemaj rimedoj.

Cui aldonis, ke la ĉina flanko bone komprenas la zorgojn de la usona komerca rondo kaj ĉiam klopodas plibonigi sian medion de investado kaj certigi justan konkurencon de ĉinaj kaj usonaj firmaoj. Li ankaŭ esprimis la esperon, ke la usona registaro nuligos la restriktojn de eksporto de civilaj altteknikaj produktoj al Ĉinio, moderigos la limigojn de eksporto de petrolo kaj naturgaso kaj evitos troan sekurecan ekzamenon kontraŭ ĉinaj firmaoj, kiuj intencas iri al Usono por investado.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke la Sekureca Konsilio de la UN devas esti preta enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Trump faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun la konstantaj ambasadoroj de la membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio al la UN. Li diris, ke la nuna stato de la Korea Duoninsulo estas neakceptebla, kaj la Sekureca Konsilio devas esti preta enkonduki ekstrajn kaj pli fortajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko pro ĝiaj programoj de nukleaj armiloj kaj misiloj.

Lunde franca prezidento François Hollande faris televidan paroladon, dirante, ke li voĉdonos por Emmanuel Macron en la 2a balotado de la prezidenteca elekto en la 7a de majo, ĉar Macron defendas valorojn, kiuj povas unuigi la francojn.

Samtage franca Ministerio pri Internaj Aferoj publikigis la rezulton de la unua balotado, Macron okupas la unuan lokon inter 11 kandidatoj per la gajno de 23,75% da efikaj voĉoj, kaj lin sekvas ekstremdekstra kandidato Marine Le Pen per 21,53% da voĉoj.

Usona ministro pri defendo James Mattis surprize vizitis Afganion lunde. Li diskutis kun afgana prezidento Ashraf Ghani pri bato kontraŭ terorismo kaj aliaj temoj. Tio estis la unua vizito de Mattis de post lia enoficiĝo kiel usona ministro pri defendo en januaro.

La afgana prezidentejo diris en deklaro, ke la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj la sekureca situacio en Afganio kaj la regiono kaj diskutis pri batalo kontraŭ terorismo, narkotaĵa komerco kaj korupto. La afgana prezidento diris en interparolo kun Mattis, ke terorismo, narkotaĵa krimo kaj korupto estas minacoj alfrontataj de Afganio kaj la regiono, kaj la internacia komunumo devas trakti la defiojn per ĉiuj necesaj rimedoj. Ghani diris, ke la afganaj sekurectrupoj estas en la fronto de la batalo kontraŭ terorismo kaj firme batalos plu kontraŭ ĉiuj terorismaj fortoj por konservi pacon kaj sekurecon de la lando kaj eĉ la tuta regiono.

Usono lunde enkondukis sankciojn kontraŭ 271 oficistoj de la siria Centro de Sciencaj Studoj kaj Esploroj responde al la raportita uzo de kemiaj armiloj fare de la siria registaro.

La usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke la oficistoj de la Centro de Sciencaj Studoj kaj Esploroj, institucio de la siria registaro estas destinitaj por sia rolo en disvolvado kaj produktado de ne-konvenciaj armiloj kaj la rimedoj por transporto de ili. Ĝi aldonis, ke tiuj 271 oficistoj havas kompetentecon en kemio kaj rilataj fakoj kaj/aŭ laboris por la programo de kemiaj armiloj ekde almenaŭ 2012.

Rezulte de la agado, ajna proprieto aŭ intereso de la difinitaj personoj en Usono devas esti blokita, kaj usonanoj estas ĝenerale malpermesitaj al komerco kun ili.

La sankcioj estas parto de la vaŝingtona respondo al la sarina atako kontraŭ senkulpaj civiluloj en orienta Sirio en la 4a de aprilo, pri kiu Usono kulpigis la sirian registaron.

La afgana polico diris, ke kvin homoj estis mortigitaj kaj ok aliaj vunditaj lunde en suicida atako per aŭtobombo en la afgana urbo Khost, ĉefurbo de orienta provinco Khost.

Provinca policestro, Gen. Faizullah Ghairat, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la aŭtobombo trafis sekurecan kontrolejon ekster la tendaro Chapman, fremdlanda militbazo en antaŭurbo tagmeze, mortigante la atakanton kaj kvar afganajn sekurecgardistojn de la kontrolejo.

Inter la vunditoj estis ses lokaj sekurecgardistoj kaj du virinoj, kiuj estis vunditaj en proksimaj domoj. Neniu fremdlanda soldato estis vundita en la eksplodo, kiu difektis ankaŭ ĉirkaŭajn konstruaĵojn kaj butikojn. Talibanaj ekstremistoj deklaris sian respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin