Novaĵoj (Aprilo 26)

(GMT+08:00) 2017-04-26 15:52:15     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 26 de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: germana ĉefministro renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj; Ĉinio lanĉis sian duan aviadilŝipon; Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Berlino germana ĉefministro Angela Merkel intervidiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu faris oficialan viziton al Germanio kaj ĉeestis la trian Ĉina-Germanan Strategian Dialogon pri Diplomatio kaj Sekureco.

Merkel diris, ke ŝi subtenas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj sendos ministron pri ekonomio kaj energio al Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro okazonta en Pekino. Germanio nun preparas sin por la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo kaj kredas, ke la pintkunveno akiros pozitivajn atingojn pro la subteno de Ĉinio.

Wang diris, ke la du landoj baldaŭ havos serion da gravaj altnivelaj kontaktoj, kaj per tio, Ĉinio deziras sendi al la ekstero eksplicitan signalon de la persisto en multflankismo, protekto de la Ĉarto de la UN kaj paca solvado de internaciaj disputoj kaj atingi novajn konsentojn pri protekto de liberkomerca sistemo, konstruado de malferma ekonomio kaj akcelo de sana disvolviĝo de tutmondiĝo.

Ĉinio lanĉis sian duan aviadilŝipon merkrede matene en la Ŝipkonstruejo de Dalian de la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio.

La nova aviadilŝipo, la unua enlande konstruita aviadilŝipo, estis transigita el seka doko en la akvon en ceremonio de la lanĉo, kiu komenciĝis je ĉirkaŭ la 9a horo matene en la Ŝipkonstruejo de Dalian sub la Ĉina Korporacio de Ŝipkonstrua Industrio.

Ĝi estas la dua aviadilŝipo de Ĉinio post Liaoning, la reekipita aviadilŝipo konstruita de eksa Sovetunio, kiu estis servopretigita en la Mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en 2012.

Ĉina sendito pri siria problemo diris marde, ke la siria krizo estas demando de komuna zorgo de Ĉinio, la Eŭropa Unio kaj la internacia komunumo, la kunordigo kaj interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj la EU estas tre grava por daŭrigo de la tendenco al politika kompromiso de la siria problemo.

Xie Xiaoyan, speciala sendito de Ĉinio pri la siria problemo, faris la rimarkojn dum intervjuo kun ĉinaj kaj fremdlandaj amaskomunikiloj en la stabejo de la ĉina misio al la EU. Li diris, ke necesas kontinua kunordigo kaj interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj la EU rilate la sirian problemon por daŭrigi la tendencon de la dialogo inter ĉiuj partioj de Sirio, kaj samtempe la du flankoj devas alpreni rimedojn por progresigi la dialogon. Li aldonis, ke Ĉinio instalis specialan sendion pri la siria problemo, kio reflektis la gravecon donitan de Ĉinio al la problemo kaj montris la volon de Ĉinio pozitive kaj konstrueme kontribui al la politika procezo de la regiono.

Marde en Pekino ĉina vicĉefministro Wang Yang interparolis kun vizitantaj kanada ministro pri financo Bill Morneau kaj ministro pri internacia komerco Melanie Champagne. Ili kune komencis la strategian dialogon pri ekonomio kaj financo inter Ĉinio kaj Kanado.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Kanado estas gravaj landoj en la Azi-Pacifiko kaj ankaŭ gravaj membroj de la Grupo 20. Firmigi amikecon kaj vastigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj ne nur feliĉigos la du popolojn, sed ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo. La strategia dialogo pri ekonomio kaj financo inter Ĉinio kaj Kanado estas unu el gravaj konsentoj atingitaj en renkontiĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj kanadaj gvidantoj. Ĉinio volas labori kun Kanado por serioze efektivigi la konsentojn, bone utiligi la strategian dialogon, akceli kunordigon en strategiaj, longedaŭraj kaj ĝeneralaj ekonomiaj demandoj koncernaj al la du landoj kaj la tuta mondo, vastigi kunlaboron en komerco, investo, financo, scienco kaj tekniko, pura energio, infrastrukturo, turismo ktp kaj aldoni novan movforton al strategia partnereco inter la du landoj.

Morneau diris, ke Kanado volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio per la strategia dialogo por realigi kreskon kaj prosperon.

Marde en Vieno la ses potencaj landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) kaj Irano okazigis la 7an kunvenon de la komuna komitato por la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando.

Helga Schmid, ĝenerala sekretario de la Servo de Ekstera Agado de la Eŭropa Unio, prezidis la kunvenon, kiun ĉeestis irana vicministro pri eksterlandaj aferoj Abbas Araqchi kaj rilataj oficialuloj el Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio.

Dong Zhihua, ĉina kunordiganto por efektivigo de la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea demando, diris, ke la ĉina flanko ĉiam firme subtenas la ampleksan interkonsenton, kiu estas rezulto de la komuna klopodo de la sesopo kaj Irano kaj ankaŭ ekzemplo por solvado de internaciaj tiklaj demandoj per politika kaj diplomatia rimedoj. Ŝi aldonis, ke sub la nuna situacio ĉiuj partioj devas plifortigi politikan volon, fidele plenumi devojn kaj konvene trakti malkonsentojn por certigi kontinuan, kompletan kaj efikan efektivigon de la interkonsento.

Ĝenerale, ĉiuj partioj pozitive taksis la efektivigon de la interkonsento. Ili interŝanĝis opiniojn pri nuligo de sankcioj laŭ la interkonsento kaj pri nukleaj instalaĵoj kaj konsentis subteni konstrueman interkonsiliĝon per la mekanismo de la komuna komitato.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, diris marde, ke nur ĉesigo de malamikaj agoj kaj politika kompromiso povas meti finon al la konflikto kaj la suferado de la jemena popolo.

Guterres diris en altnivela ĵurpromesa kunveno pri la humaneca krizo en Jemeno, ke nun Jemeno spertas grandegan tragedion; la du-jara konflikto ruinigis la vivojn de ordinaraj jemenanoj. Li rimarkigis, ke milito ruinigis la ekonomion, detruis sanservojn kaj devigis tri milionojn da homoj iri el siaj hejmoj. Multaj ne kapablas sin vivteni aŭ kreskigi kultivaĵojn. Bazaj servoj jam kolapsis, submetante milionojn da homoj al risko de malsano kaj aliaj minacoj.

Laŭ la UN, proksimume du trionoj de la loĝantaro, aŭ almenaŭ 19 milionoj da homoj, bezonas urĝan subtenon. Ĉirkaŭ 17 milionoj da homoj alfrontas nutraĵan malsekurecon.

Marde la ĉefstabejo de la turka armeo publikigis deklaron, dirante, ke frumatene tiutage turkaj batalaviadiloj atakis objektivojn de kurdaj militantoj en Irako kaj Sirio kaj mortigis preskaŭ 70 el ili. Tiutage iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris, ke la iraka registaro kondamnis la atakon fare de la turkaj batalaviadiloj en norda regiono de la lando.

En la deklaro, ĉefstabestro de la turka armeo diris, ke la aeratakoj celas "teroristojn" en la montara regiono Sinjar en norda Irako kaj tiujn en la regiono Karachok en nordorienta Sirio.

Al-Abadi diris en la gazetara konferenco en Bagdado, ke la iraka registaro kondamnis la atakon de turkaj batalaviadiloj en norda regiono de la lando kaj avertis Turkion ne preni plu similan agadon. Irakaj amaskomunikiloj raportis, ke iom pli frue en mardo, turkaj batalaviadiloj bombis la regionon Sinjar en norda Irako, mortigante kvin irakajn kurdajn militantojn kaj vundante 10 aliajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin