En la 23a de aprilo laŭ la loka tempo inaŭguriĝis la Ĉina Film-Ekspozicio 2017 en Hungario. La inaŭguro okazis en kinejo de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario. Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Balog Zoltan, hungara ministro pri homaj rimedoj, kaj Zhang Hongsen, vic-estro de Ĉina Ŝtata Administracio de Eldono, Novaĵo, Radio, Filmo kaj Televido, ĉeestis al la inaŭguro. Ankaŭ ĉina fama aktoro Jackie Chan partoprenis en la inaŭguro.