Tianzhou-1 metis la kronon al sia misio

(GMT+08:00) 2017-04-27 21:27:33     Redaktoro:Li Lu

Je la 19a horo kaj 7 minutoj en la 27a de aprilo la kargokosmoŝipo Tianzhou-1, kune kun la spaca laboratorio Tiangong-2, plenumis la unuan eksperimenton aldoni karburaĵon en la orbito, kio markas, ke Tianzhou-1 metis la kronon al sia misio de flugado.

Ĉinio do posedis la teknologion aldoni karburaĵon en la orbito, kaj kun tio Ĉinio povos konstrui spacan stacion kaj konstante transporti varojn al ĝi. Nu, Ĉinio estas la tria lando, kiu sendepende havigas al si tiun ŝlosilan teknologion en la tuta mondo.

Laŭplane, Tianzhou-1 plenumos, en la dua aŭ la tria tagdeko de junio, sian duafojan eksperimenton aldoni karburaĵon en la orbito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin