Pozitiva informo eligita de Usono

(GMT+08:00) 2017-04-27 19:24:42     Redaktoro:Xiong Linping

Rilate la fermitan kunvenon pri Norda Koreio, antaŭ nelonge okazigitan de la usona Blanda Domo, en la regula gazetara konferenco de la 27a de aprilo en Pekino Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, opiniis, ke estas pozitiva, kaj sekve inda je jesado, la informo komunikita de la fermita kunveno, esperi solvi la problemon de la Korea duoninsulo per dialogo kaj interkonsiliĝo.

En la 26a la usona prezidento Trump invitis ĉiujn membrojn de la usona Senato partopreni en la Blanka Domo la fermitan kunvenon pri la situacio de la Korea duoninsulo, kaj el la kunveno oni informis, ke la registaro sub Trump esperas alpremi Nordan Koreion per pli severa sankciado kaj pere de diplomatiaj kanaloj. Al tio Geng Shuang respondis:

"Ni rimarkis la koncernan esprimon de la usona flanko, kaj ankaŭ la usonan esperon solvi la problemon de la Korea duoninsulo per dialogo kaj interkonsiliĝo, kaj ni opinias, ke tiu ĉi informo estas pozitiva kaj inda je jesado. Usono estas unu el la ĉefaj partioj de la nuklea problemo de la Korea duoninsulo kaj tiel ni esperas, kaj ankaŭ bonvenigas, ke Usono faros sian eblan penadon en la procezo de la solvado de la nordkorea nuklea problemo, ludos la rolon kaj portos sur sin la respondecon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin