Prezidanto Xi akcentas financan sekurecon

(GMT+08:00) 2017-04-27 10:20:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Prezidanto Xi Jinping postulis konkretajn klopodojn por konservi financan sekurecon de Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn marde posttagmeze dum grupa studo de membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato.

Xi diris, ke financa sekureco estas grava parto de nacia sekureco kaj ŝlosila fundamento por la stabila kaj sana disvolviĝo de la ekonomio. Financa vigleco kondukos al ekonomia vigleco, kaj financa stabileco estas tre grava por la ekonomia stabileco. Konservo de financa stabileco devas esti rigardata kiel grava afero en ŝtata regado, kaj laboro en tiu ĉi kampo devas esti bone farita per konkretaj penoj. Li diris, ke financo estas la kerno de moderna ekonomio, kaj ĉiuj devas fari bonan laboron en la financa sektoro por certigi stabilan kaj sanan ekonomian disvolviĝon.

Xi promesis profundigi reformojn por plialtigi la konkurencivon de la financa sektoro kaj kapablojn por riskorezisto akaj daŭripa disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin