Rusa ministro pri defendo akuzas Usonon pri atako al milita aerodromo de Sirio

(GMT+08:00) 2017-04-27 10:28:27     Redaktoro:Yu Rongkang
Rusa ministro pri defendo Sergey Shoigu diris merkrede, ke la atako de Usono kontraŭ la aerodromo Shayrat de la siria armeo estis publika malobservo de internacia juro.

Shoigu faris la rimarkojn dum parolado en internacia sekureca konferenco en Moskvo. Li diris, ke la usona atako kontraŭ la milita aerodromo Shayrat estis publika malobservo de internacia juro kaj minacis la vivojn de rusaj soldatoj en Sirio. Li aldonis, ke Rusio prenos rimedojn por certigi la sekurecon de la rusa armeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin