Franca Konstitucia Konsilio konfirmis rezulton de unua balotado de prezidenteca elekto

(GMT+08:00) 2017-04-27 12:10:24     Redaktoro:Yu Rongkang

La Franca Konstitucia Konsilio deklaris oficialan rezulton de la unua balotado de la prezidenteca elekto.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj en oficiala retejo de la Konstitucia Konsilio, Emmanuel Macron, gvidanto de la movado Antaŭenmarŝo, troviĝis ĉe la kapo de la kandidatoj en la unua balotado de la prezidenteca elekto per 24,01% da voĉoj, kaj lin sekvis ekstrem-dekstra kandidato Marine Le Pen, kiu akiris 21,3% da voĉoj.

Prezidanto de la Konstitucia Konsilio, Laurent Fabius, diris en deklaro, ke laŭ la konstitucio, Macron kaj Le Pen avancis al la dua balotado, kiu okazos en la 7a de majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin