Novaĵoj (Aprilo 28)

(GMT+08:00) 2017-04-28 18:08:44     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Tianzhou-1 metis la kronon al sia misio; Trump inklinas pace solvi la nordkorean nuklean problemon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Je la 19a horo kaj 7 minutoj en la 27a de aprilo la kargokosmoŝipo Tianzhou-1, kune kun la spaca laboratorio Tiangong-2, plenumis la unuan eksperimenton aldoni karburaĵon en la orbito, kio markas, ke Tianzhou-1 metis la kronon al sia misio de flugado.

Ĉinio do posedis la teknologion aldoni karburaĵon en la orbito, kaj kun tio Ĉinio povos konstrui spacan stacion kaj konstante transporti varojn al ĝi. Nu, Ĉinio estas la tria lando, kiu sendepende havigas al si tiun ŝlosilan teknologion en la tuta mondo.

Laŭplane, Tianzhou-1 plenumos, en la dua aŭ la tria tagdeko de junio, sian duafojan eksperimenton aldoni karburaĵon en la orbito.

Greka ĉefministro Alexis Tsipras ĵaŭde intervidiĝis kun Liu Qibao, vizitanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato.

Liu unue transdonis salutojn de prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang al Tsipras. Li diris, ke en la pasintaj 45 jaroj depost starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio, la duflankaj rilatoj tenas sanan kaj stabilan disvolvadon. Ĉinio volas klopodi kune kun Grekio por pluapaŝe profundigi politikan konfidon, vastigi reciprokutilan kunlaboron, plifortigi kulturan interŝanĝon, kune akceli la iniciaton de Zono kaj Vojo kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Grekio al pli alta nivelo.

Tsipras diris, ke la greka registaro alte atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj volas, per la iniciato de Zono kaj Vojo, akceli kunlaborojn de la du landoj en kampoj de ekonomio, komerco, investo, kulturo, scienctekniko kaj turismo.

Liu Qibao vizitis Grekion de la 25a ĝis la 28a de aprilo. Dum la vizito, Liu kaj greka vicĉefministro Yiannis Dragasakis kune ĉeestis ceremonion de Komenco de Kunlabora Jaro inter Ĉinio kaj Grekio pri Kultura Interŝanĝo kaj Kulturaj Programoj, ceremonion de subskribo de la du landoj pri filmado kaj eldono de libroj kaj aliajn aktivadojn.

En la regula gazetara konferenco de la 27a de aprilo en Pekino Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Eŭropa Unio, depost la reveno de Honkongo kaj Makao en la patrujon, regule eldonas tielnomatan jarraporton pri ili, kontraŭ kio Ĉinio protestas konsekvence kaj firme.

En la 26a de aprilo Eŭropa Unio eldonis Jarraporton de 2016 pri Speciala Administracia Regiono Honkongo kaj Jarraporton de 2016 pri Speciala Administracia Regiono Makao kaj faris komentojn pri honkongaj kaj makaaj aferoj. Al tio Geng Shuang respondis:

"Depost la reveno de Honkongo kaj Makao en la patrujon, la praktiko de "unu lando kaj du sistemoj" akiris grandan sukceson, la konstitucio kaj la fundamenta leĝo funkcias bone kaj efike kiel en Honkongo, tiel ankaŭ en Makao, kaj la du specialaj regionoj ĉiam iras en prospero kaj stabileco, – tion ĉiuj bone vidas. Ni do postulas, ke Eŭropa Unio ĉesigu sian eraran agon, reprenu la intervenon en la aferojn de Honkongo kaj Makao, kaj faru pli multe da aferoj kiuj favoras la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo."

La 27an de aprilo, kiam la usona prezidento Donald Trump akceptis intervjuon de amaskomunikilo, li diris ke, kvankam ekzistas eblo okazi grava konflikto inter Usono kaj Norda Koreio, tamen li inklinas pace solvi la nuklean problemon de Norda Koreio.

Tiutage Trump akceptis specialan intervjuon de la informagentejo Reuters. Tiam li diris, ke Norda Koreio estas la plej granda defio alfrontata de Usono, kaj al Usono, pro la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo, okazus grava konflikto kun Norda Koreio, sed li mem pli volontas solvi tiun ĉi problemon per paca rimedo. Kaj tamen li havis la opinion, ke solvi la nuklean problemon de la Korea Duoninsulo alfrontas multon da malfaciloj. Samtempe li aprezis la penadon faritan Ĉinio por solvi la problemon.

La 26an de aprilo la usonaj aŭtoritatoj diris, ke por atingi la sennukleigon de la Korea Duoninsulo Usono estas serĉanta eblajn rimedojn por doni pli grandajn premojn ekonomiajn kaj diplomatiajn al Norda Koreio.

Rilate la fermitan kunvenon pri Norda Koreio, antaŭ nelonge okazigitan de la usona Blanda Domo, en la regula gazetara konferenco de la 27a de aprilo en Pekino Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, opiniis, ke estas pozitiva, kaj sekve inda je jesado, la informo komunikita de la fermita kunveno, esperi solvi la problemon de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj interkonsiliĝo.

En la 26a la usona prezidento Trump invitis ĉiujn membrojn de la usona Senato partopreni en la Blanka Domo la fermitan kunvenon pri la situacio de la Korea Duoninsulo, kaj el la kunveno oni informis, ke la registaro sub Trump esperas alpremi Nordan Koreion per pli severa sankciado kaj pere de diplomatiaj kanaloj. Al tio Geng Shuang respondis:

"Ni rimarkis la koncernan esprimon de la usona flanko, kaj ankaŭ la usonan esperon solvi la problemon de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj interkonsiliĝo, kaj ni opinias, ke tiu ĉi informo estas pozitiva kaj inda je jesado. Usono estas unu el la ĉefaj partioj de la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo kaj tiel ni esperas, kaj ankaŭ bonvenigas, ke Usono faros sian eblan penadon en la procezo de la solvado de la nordkorea nuklea problemo, ludos la rolon kaj portos sur sin la respondecon."

En la 29a de aprilo, antaŭ ol EU okazigas specialan pintkunvenon pri retiro de Britio el EU, germana ĉefministro Angela Merkel donis fortan vojlinion al la intertraktado kaj diris, ke Britio ne ĝuos rajtojn egalajn kiujn havas membroŝtatoj de EU, nek akiros pliajn eksterajn rajtojn. Ŝi avertis, ke iuj britanoj ne iluziu sin pri tio.

Ŝi diris, ke 27 membroŝtatoj de EU havas altan unuecon pri tio.

Merkel diris, ke en la intertraktado, la interesoj de civitanoj de EU estas ŝia zorgo. Ŝi diris, ke la postulo de la germana registaro koncernos konkretajn interesojn de preskaŭ 100 miloj da germanoj loĝantaj en Britio, kaj por solvi tiujn problemojn, ĝi liveros certecon kaj planon.

Ĵaŭde laŭ la loka tempo rusa prezidento Vladimir Putin intervidiĝis kun japana ĉefministro Abe Shinzo. Ambaŭ flankoj diskutis pri ekonomia kunlaboro, interhomaj interŝanĝoj kaj subskribo de paca traktato.

Post la dua mondmilito, Japanio postulis Rusion redoni Nordajn Insulojn (Suda Kurila Insularo laŭ la rusa flanko), tamen Rusio persistis, ke la insularo estas teritorio de Rusio. La du landoj subskribis neniun pacan interkonsenton. Disvolviĝo de la dulandaj rilatoj estas multe influata de tiu kialo.

Ĉifoja intervidiĝo estas ilia unua renkontiĝo post la vizito de Putin al Japanio en la pasinta decembro. La du flankoj diskutis ĉefe pri serio da progresoj en kunlaboro.

En la interparolo, ambaŭ flankoj konsentis plue daŭrigi komencitajn laborojn kaj ellabori liston pri ekonomiaj aktivadoj en Suda Kurila Insularo.

Ili diskutis ankaŭ pri kuna konstruado de naturgasa dukto de Sakhalin al Hokkaidoto, elektroprovizo de Rusio al Japanio kaj kunlaboro en regenerebla energio kaj netradicia energio.

Ĵaŭde turka Plej Supera Elekta Komitato publikigis oficialan rezulton de plebiscito pri revizio de konstitucio, la konstitucia amendo estis aprobita per subteno de 51,41%.

En la 16a de aprilo Turkio okazigis plebisciton pri konstitucia amendo, kiu rilatas al 18 artikoloj de la konstitucio, inkluzive de la ŝanĝiĝo la regsistemo de parlamenta reĝimo al prezidenta reĝimo. Aprobo de la konstitucia amendo aludas, ke Turkio efektivigos prezidentan reĝimon post la prezidenta elekto kaj parlamenta elekto en 2019.

La 27an de aprilo la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo unuanime aprobis la rezolucion n. 284 por memorigi al la "Monda Tago pri Novigo", konstatis, ke novigo estas ekstreme grava por ĉiuj landoj en la disvolvado de ekonomia potencialo, kaj alvokis al ĉiuj landoj subteni la iniciaton "Amasa Entreprenado kaj Amasa Novigado", opiniante, ke tio kolektos novan dinamikon por ĉiuj landoj en la kreskigo de ekonomio kaj en la multigo de dungitoj, kaj ke ĉiuj, inkluzive virinojn kaj junulojn, havos novajn ŝancojn fari kreivon.

Post la aprobo de la rezolucio la ĉina reprezentanto rezidanta en UN, Liu Jieyi, diris al raportistoj, ke la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo unuanime akceptis la rezolucion n. 284, tio montras, ke Ĉinio kontribuis la solvon, kiu helpus al la internacia komunumo kreskigi ekonomion kaj krei ŝancon de dungado, kaj al tio la internacia komunumo esprimas ĝeneralan laŭdon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin