Trump inklinas pace solvi la nordkorean nuklean problemon

(GMT+08:00) 2017-04-28 14:51:01     Redaktoro:Xiong Linping

La 27an de aprilo, kiam la usona prezidento Donald Trump akceptis intervjuon de amaskomunikilo, li diris ke, kvankam ekzistas eblo okazi grava konflikto inter Usono kaj Norda Koreio, tamen li inklinas pace solvi la nuklean problemon de Norda Koreio.

Tiutage Trump akceptis specialan intervjuon de la informagentejo Reuters. Tiam li diris, ke Norda Koreio estas la plej granda defio alfrontata de Usono, kaj al Usono, pro la nuklea problemo de la Korea duoninsulo, okazus grava konflikto kun Norda Koreio, sed li mem pli volontas solvi tiun ĉi problemon per paca rimedo. Kaj tamen li havis la opinion, ke solvi la nuklean problemon de la Korea duoninsulo alfrontas multon da malfaciloj. Samtempe li aprezis la penadon faritan Ĉinio por solvi la problemon.

La 26an de aprilo la usonaj aŭtoritatoj diris, ke por atingi la sennukleigon de la Korea duoninsulo Usono estas serĉanta eblajn rimedojn por doni pli grandajn premojn ekonomiajn kaj diplomatiajn al Norda Koreio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin