ASAN alvokis al ĉiuj partioj sin reteni

(GMT+08:00) 2017-04-28 19:41:33     Redaktoro:Xiong Linping

La 28an de aprilo la eksteraferaj ministroj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) deklare alvokis en Manilo, ke ĉiuj koncernataj partioj de la problemo de la Korea duoninsulo retenu sin kaj ne tiel agu, ke streĉus sin pli akra la situacio de la Korea duoninsulo.

Tiutage la eksteraferaj ministroj el ASAN partoprenis en la kunveno de ASAN. Post la kunveno ili faris komunan deklaron, dirante, ke ĉiuj anoj el ASAN havas grandan zorgon pri la pli kaj pli streĉiĝanta situacio de la Korea duoninsulo, kaj timante, ke la nestabilaj faktoroj de la duoninsulo influos ĉi regionon kaj la eksterajn regionojn.

Laŭ la deklaro ASAN forte urĝas, ke Norda Koreio komplete plenumu la koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN, observu la priajn preskribojn de la internacia juro, kaj tenu la internaican komunumon paca kaj stabila.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin