Fokusoj de la Semajno (Apr. 28)

(GMT+08:00) 2017-04-28 16:17:25     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio lanĉis sian duan aviadilŝipon merkrede matene en la Ŝipkonstruejo de Dalian de la provinco Liaoning en nordorienta Ĉinio.

La nova aviadilŝipo, la unua enlande konstruita aviadilŝipo, estis transigita el seka doko en la akvon en ceremonio de la lanĉo, kiu komenciĝis je ĉirkaŭ la 9a horo matene en la Ŝipkonstruejo de Dalian sub la Ĉina Korporacio de Ŝipkonstrua Industrio. Ĝi estas la dua aviadilŝipo de Ĉinio post Liaoning, la reekipita aviadilŝipo konstruita de eksa Sovetunio, kiu estis servopretigita en la Mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en 2012.

Ĉinio komencis konstrui la duan aviadilŝipon en novembro de 2013. La endoka konstruo komenciĝis en marto de 2015. La ĉefa korpo de la ŝipo estis kompletigita, kun instalitaj ekipaĵoj de ĉefaj sistemoj, inkluzive de propulso kaj eletroenergio. Transigo de la ŝipo en akvon signas progreson en la klopodoj de Ĉinio por dezajno kaj konstruo de aviadilŝipo.

Usono lunde enkondukis sankciojn kontraŭ 271 oficistoj de la siria Centro de Sciencaj Studoj kaj Esploroj responde al la raportita uzo de kemiaj armiloj fare de la siria registaro.

La usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke la oficistoj de la Centro de Sciencaj Studoj kaj Esploroj, institucio de la siria registaro estas destinitaj por sia rolo en disvolvado kaj produktado de ne-konvenciaj armiloj kaj la rimedoj por transporto de ili. Ĝi aldonis, ke tiuj 271 oficistoj havas kompetentecon en kemio kaj rilataj fakoj kaj/aŭ laboris por la programo de kemiaj armiloj ekde almenaŭ 2012.

Rezulte de la agado, ajna proprieto aŭ intereso de la difinitaj personoj en Usono devas esti blokita, kaj usonanoj estas ĝenerale malpermesitaj al komerco kun ili.

La sankcioj estas parto de la vaŝingtona respondo al la sarina atako kontraŭ senkulpaj civiluloj en orienta Sirio en la 4a de aprilo, pri kiu Usono kulpigis la sirian registaron.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Delcy Rodríguez diris merkrede, ke la lando forlasos la Organizon de Amerikaj Ŝtatoj.

En rekte elsendita televida parolado, Rodríguez diris, ke la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj persistis en entrudiĝaj agoj kontraŭ la suvereneco de Venezuelo, kaj pro tio ŝia lando sin retiros el la organizo. Ŝi aldonis, ke ĵaŭde, la 27an de aprilo, Venezuelo transdonos leteron al la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj, anoncante la retiron, por manifesti sian rezolutecon rifuzi intervenon de eksteraj fortoj kaj defendi nacian dignon. Ŝi akcentis, ke ekde nun ŝia lando ne partoprenos plu en ajna kunveno de la organizo nek observos iun ajn ĝian rezolucion.

La Organizo de Amerikaj Ŝtatoj merkrede okazigis specialan kunvenon por diskuti pri la problemo de Venezuelo. 19 landoj voĉdonis por okazigo de kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj por diskuto pri la situacio en Venezuelo, 10 landoj voĉdonis kontraŭ okazigo de la kunveno, kaj kvar landoj sin detenis. Venezuelo avertis antaŭ la speciala kunveno, ke ĝi konsideros retiron el la organizo, se la ministra kunveno okazos sen ĝia konsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin