Ŝtatestroj de Rusio kaj Japanio diskutis pri kunlaboro kaj subskribo de paca traktato

(GMT+08:00) 2017-04-28 14:42:02     Redaktoro:Mirinda

Ĵaŭde laŭ la loka tempo rusa prezidento Vladimir Putin intervidiĝis kun japana ĉefministro Abe Shinzo. Ambaŭ flankoj diskutis pri ekonomia kunlaboro, interhomaj interŝanĝoj kaj subskribo de paca traktato.

Post la dua mondmilito, Japanio postulis Rusion redoni Nordajn Insulojn (Suda Kurila Insularo laŭ la rusa flanko), tamen Rusio persistis, ke la insularo estas teritorio de Rusio. La du landoj subskribis neniun pacan interkonsenton. Disvolviĝo de la dulandaj rilatoj estas multe influata de tiu kialo.

Ĉifoja intervidiĝo estas ilia unua renkontiĝo post la vizito de Putin al Japanio en la pasinta decembro. La du flankoj diskutis ĉefe pri serio da progresoj en kunlaboro.

En la interparolo, ambaŭ flankoj konsentis plue daŭrigi komencitajn laborojn kaj ellabori liston pri ekonomiaj aktivadoj en Suda Kurila Insularo.

Ili diskutis ankaŭ pri kuna konstruado de naturgasa dukto de Sakhalin al Hokkaidoto, elektroprovizo de Rusio al Japanio kaj kunlaboro en regenerebla energio kaj netradicia energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin