Merkel donis fortan vojlinion al intertraktado kun Britio

(GMT+08:00) 2017-04-28 14:52:23     Redaktoro:Mirinda
Merkel donis fortan vojlinion al intertraktado kun Britio

En la 29a de aprilo, antaŭ ol EU okazigas specialan pintkunvenon pri retiro de Britio el EU, ĵaŭde germana ĉefministro Angela Merkel donis fortan vojlinion al la intertraktado kaj diris, ke Britio ne ĝuos rajtojn egalajn kiujn havas membroŝtatoj de EU, nek akiros pliajn eksterajn rajtojn. Ŝi avertis, ke iuj britanoj ne iluziu sin pri tio.

Ŝi diris, ke 27 membroŝtatoj de EU havas altan unuecon pri tio.

Merkel diris, ke en la intertraktado, la interesoj de civitanoj de EU estas ŝia zorgo. Ŝi diris, ke la postulo de la germana registaro koncernos konkretajn interesojn de preskaŭ 100 miloj da germanoj loĝantaj en Britio, kaj por solvi tiujn problemojn, ĝi liveros certecon kaj planon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin