Malsukcesis provpafado de misilo de Nordkoreio

(GMT+08:00) 2017-04-29 19:43:43     Redaktoro:Pluveta

Milita flanko de Sudkoreio kaj Usono diris, ke la 29an de aprilo Nordkoreio provpafis misilon, tamen oni konjektis, ke malsukcesis la provpafado.

Sudkorea novaĵ-agentejo raportis laǔ informo de ĉefstabejo de sudkorea armeo, ke frumatene de tiutago Nordkoreio provpafis misilon en Bukchang, tamen la misilo eble eksplodiĝis post la pafado. La ĉefstabejo de sudkorea armeo diris, ke la sudkorea milito nu faras pluapaŝan analizon pri la koncernaj aferoj.

Dave Benham, proparolanto de Pacifika Komandejo de Usona Armeo, atestis en iu deklaro, ke je la 10a horo kaj 33 minutoj laǔ la havaja tempo la komandejo sondis, ke Nordkoreio pafis misilon en Bukchang. La deklaro diras, ke la pafita misilo ne flugis eksteren de Nordkoreio. La komandejo taksis, ke la pafado ne estas minaco al Nord-Ameriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin