De la 8a ĝis la 10a de majo Zhang Dejiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, vizitos Makaan Specialan Administran Regionon.
Liu Yiliang, deputito de la Nacia Popola Kongreso en Makao, diris, ke la tri-taga vizito de Zhang Dejiang al Makao estas tre valora ŝanco kaj tio ja montris altan atenton de la centra registaro al la Makaa Speciala Administra regiono. En mallongaj kelkaj tagoj, Zhang Dejiang faros profundan konigon pri ekonomio, socio, politiko, popola vivo, eduko, regiona kunlaboro kaj aliaj flankoj de Makao.