Japana ĉefministro Shinzo Abe zorgas influojn de la retiro de Britio el la Eŭropa Unio

(GMT+08:00) 2017-05-01 11:01:08     Redaktoro:Li Lu

Dum la vizito de japana ĉefministro Shinzo Abe en Britio de la 28a ĝis la 29a de aprilo, li faris interparolon kun brita ĉefministro Theresa May pri la komerca interkonsento en la epoko de post-retiro de Britio el la Eŭropa Unio, japanaj investoj en Britio kaj la situacio de la Korea Duoninsulo.

Laŭ raporto de brita amaskumunikilo, ke dum la interparolo Abe postulis Brition garantii sukceson de la retiro el la Eŭropa Unio kaj ne influi la profitojn de japanaj kompanioj en Britio.

Britio estas la dua granda investcelloko de Japanio.

Brita ĉefministrejo publikigis deklaron kaj diris, ke la duflankaj gvidantoj promesis daŭrigi intensajn kunlaborojn kaj refoje antaŭenpuŝi la malmultigon de komerca bariero.

La deklaro diris ankaŭ, ke la dulandaj gvidantoj donas zorgon al la situacio de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin