Novaĵoj (Majo 01)

(GMT+08:00) 2017-05-01 15:04:39     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Vizito de Zhang Dejiang al Makao montros altan atenton de centra registaro; Usono konfirmis ke 352 civiluloj mortis en la batalo kontraŭ IŜ. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

De la 8a ĝis la 10a de majo Zhang Dejiang, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, vizitos Makaan Specialan Administran Regionon.

Liu Yiliang, deputito de la Nacia Popola Kongreso en Makao, diris, ke la tri-taga vizito de Zhang Dejiang al Makao estas tre valora ŝanco kaj tio ja montris altan atenton de la centra registaro al la Makaa Speciala Administra regiono. En mallongaj kelkaj tagoj, Zhang Dejiang faros profundan konigon pri ekonomio, socio, politiko, popola vivo, eduko, regiona kunlaboro kaj aliaj flankoj de Makao.

Dimanĉe la usona ministerio de nacia defendo diris, ke almenaŭ 352 civiluloj mortis en la balatoj kontraŭ IŜ, kiuj estis gvidataj de Usono de la jaro 2014.

En la sama tago la usona ministerio de nacia defendo publikigis raporton kaj diris, ke de aŭgusto de 2014 ĝis marto de 2017, la internacia ligo gvidata de Usono faris pli ol 20 milojn da aeratakojn en Irako kaj Sirio, almenaŭ 352 civiluloj estis mortitaj. La raporto diris, ke de novembro de la lasta jaro ĝis marto ĉijare, 45 civiluloj estis mortitaj en aeratakoj.

La raporto diris ankaŭ, ke la sumo inkluzivas 80 mortaj civiluloj, kiuj ne estis publikitaj antaŭe.

Dimanĉe la iraka armeo diris, ke ili mortigis 54 armitajn elementojn de la ekstremista organizaĵo Islama Ŝtato dum serioj da aeratakoj en la sama tago.

Dum la vizito de japana ĉefministro Shinzo Abe en Britio de la 28a ĝis la 29a de aprilo, li faris interparolon kun brita ĉefministro Theresa May pri la komerca interkonsento en la epoko de post-retiro de Britio el la Eŭropa Unio, japanaj investoj en Britio kaj la situacio de la Korea Duoninsulo.

Laŭ raporto de brita amaskumunikilo, ke dum la interparolo Abe postulis Brition garantii sukceson de la retiro el la Eŭropa Unio kaj ne influi la profitojn de japanaj kompanioj en Britio.

Britio estas la dua granda investcelloko de Japanio.

Brita ĉefministrejo publikigis deklaron kaj diris, ke la duflankaj gvidantoj promesis daŭrigi intensajn kunlaborojn kaj refoje antaŭenpuŝi la malmultigon de komerca bariero.

La deklaro diris ankaŭ, ke la dulandaj gvidantoj donas zorgon al la situacio de la Korea Duoninsulo.

Sabate usona prezidento Donald Trump subskribis du administrajn ordonojn pri komerco, decidante establi oficejon en Blanka Domo pri politikoj de komerco kaj fabrikado por fari ĉiu-flankan ekzamenadon al ĉiuj komercaj interkonsentoj.

Tiu-tage laŭ la administra ordono, publikigita de la Blanka Domo, la tasko de la oficejo estas konservi profitojn de usonaj laboristoj kaj enlandaj fabrikistoj, kaj liveri politilajn proponojn al la prezidento pri akcelo de ekonomia kresko, redukto de komerca deficito, kaj fortigo de bazoj de usonaj fabrikado kaj defenda industrio.

Sabate en filipina ĉefurbo Malino fermiĝis la 4-taga 30a Pintkunveno de Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj.

Tiu-tage gvidantoj de la 10 membroj de ASOAN okazigis ferman kunvenon kaj interŝanĝis opiniojn pri integriĝa estonteco de ASOAN kaj la regiona paco kaj stabileco.

En la sama tago Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, deĵoranta prezidantolando de ASOAN, diris en la plena kunveno, ke gvidata de la ĉi-foja ĉeftemo "brakumi reformadon, kunfandiĝi en la mondon", li refoje reasertis, ke Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj portos pozitivan reformadon al la regiona popolo. La deziro kaj celo de ASOAN estas protekti kaj akceli rajtojn kaj profitojn de la regiona popolo por kune dividi riĉeon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin