Novaĵoj (Majo 03)

(GMT+08:00) 2017-05-03 17:42:30     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 3a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Raporto de UN: Ĉinio alvokis internacian komunumon protekti aŭtoritatecon de Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj; Kandidato de usona ambasadoro en Ĉinio esperas doni pozitivan influon al rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Vieno, Fu Cong, ĉina ambasadoro pri malarmado diris, ke internacia komunumo devas kune protekti kaj akceli aŭtoritatecon, universalecon kaj efikecon de la Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj.

Tiu-tage en la ĉefstabejo de UN en Vijeno okazis la unua prepara kunveno de la 10a ekzamena konferenco pri la Traktato pri Nedisvastigo de Nukleaj Armiloj, okazonta en 2020. Delegacioj el 110 kontraktintaj landoj, inkluzive de Ĉinio, Usono, Rusio, Britio kaj Francio, kiuj posedas nukleajn armilojn, partoprenis en la kunveno.

La 2an de majo Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Abdallan bin Zayid Al nuhayyan, ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), kune prezidis la unuan kunvenon de la Kunlabora Komitato Interregistara inter Ĉinio kaj UAE.

Wang Yi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj UAE estas amikaj; en la jaro 2015 la prezidanto Xi Jinping kaj la princo Abu Dhabi kune ellaboris la evoluigan vojmapon de la dulandaj rilatoj, kaj dum pli ol unu jaro la dulanda kunlaboro iras glate en diversaj kampoj, kaj la du landoj havos pli belan perspektivon.

Abdallan diris, ke la evoluado kaj progresado de Ĉinio imponas al la mondo, kaj ĝia influo ĉiam grandiĝas en la araba mondo; UAE alte atentas la rilatojn kun Ĉinio, alkroĉigas al la politiko pri unu Ĉinio, aprezas kaj subtenas la iniciaton "unu zono kaj unu vojo", kaj plifortigas kunlaboron kun Ĉinio en ekonomio, investo, energio, edukado, scienctekniko, kulturo, batalo kontraŭ terorismo kaj aliaj kampoj.

La 3an de majo Pan Jianwei, akademiano de la Ĉina Sciencteknika Universitato, proklamis en Ŝanhajo, ke la scienca teamo de Ĉinio sukcese formis lumkvantuman komputilon kaj unuafoje prezentis la kapablon de la lumkvantuma komputado, superan al tiu de la frua klasika komputilo.

La testo montras, ke la specimenelekta rapideco de la prototipo rapidis almenaŭ 24000-oble ol tiu de la internaciskale similaj komputiloj kaj 10-oble ĝis 100-oble ol tiu de la unua elektrontuba komputilo kaj tiu de la unua transistora komputilo en la homara historio.

Pan Jianwei diris, ke tiu ĉi lumkvantuma komputilo signifas, ke Ĉinio akiris revolucian progreson en la esplorado de la lumkvantuma komputilo, en kiu finfine la kapablo de la kvantuma kalkulo superis al tiu de la klasika kalkulo.

Terry Branstad, kandidatigita de usona prezidento Donald Trump kiel nova ambasadoro en Ĉinio, diris marde, ke se li estos oficiale nomumita, li esperas doni pozitivan influon al rilatoj inter Usono kaj Ĉinio.

Tiu-tage en la aŭskultado okazigita de usona Senato pri kanditato de usona ambasadoro en Ĉinio, Branstad diris, ke kiel estro de la ŝtato Lovao, li atestis gravecon de pozitivaj kaj sanaj rilatoj komercaj inter Usono kaj Ĉinio. Se li estos la ambasadoro en Ĉinio, li daŭre faros, ke usonaj entreprenoj eniru en Ĉinion. Tio ne nur utilos al Usono krei novajn postenojn, sed ankaŭ liveros bonkvalitajn produktaĵojn al ĉinaj konsumantoj.

En la pasinta decembro Branstad estis kandidatigita de Donald Trump kiel usona ambasadoro en Ĉinio. Se li estos aprobita de usona Senato, li oficiale enoficiĝos en la nova posteno.

La 2an de majo la usona prezidento Donald Trump telefone konversaciis kun la rusa prezidento Putin. Tio estas la tria telefonado inter ili depost la enoficiĝo de Donald Trump kaj ankaŭ la unua telefonado depost tio, ke Usono faris militan atakon al la siria registara armeo.

En tiu tago la Blanka Domo aperigis deklaron, dirante, ke Trump kaj Putin entelefone diskutis ĉefe pri la siria problemo. Ambaŭ opiniis, ke Sirio travivis longan tumulton en milito, kaj sekve la partioj nepre penu ĉesigi perforton. La deklaro diras, ke la du personoj diskutis pri establo de sekureca zono, per kiu oni povus mildigi humanecan krizon.

La deklaro ankaŭ asertas, ke Trump kaj Putin faris profundan diskuton pri tio, kiel kunlabore batali kontraŭ terorismo en Mezoriento. Kaj krome, kiel solvi la streĉan situacion de la Korea duoninsulo ankaŭ estis la temo de ilia interparolado.

La 3an de majo la afgana sanitara ministerio konstatis, ke apud la placo Masood en la afgana ĉefurbo Kabulo tiutage okazis kamikaza bombatako, kiu estigis morton de almenaŭ kvar homoj, inkluzive de la atakanto, kaj vundiĝon de dudek du homoj.

Unu vidatestanto alparolis raportiston de la ĉina novaĵagentejo Xinhua, ke bombeksplodo okazis je ĉirkaŭ la 8a horo matene apud la placo Masood en la urbo Kabulo, la placo proksimas al la usona ambasadorejo, sed la objekto de la atako estis militaj aŭtoj de NATO, kiuj tiam veturis preter la placo.

Nun ankoraŭ ne estis organizo, kiu deklarus fari la eksplodon. La polico jam fermis la lokon, kie ili faras esploradon.

Estro de Japana Centra Banko Kuroda Harukiko diris marde, ke la Azia Infrastruktura Invest-Banko, gvidata de Ĉinio, estas bona por kontentigi grandan bezonon de infrastrukturoj en Azio.

Laŭ raporto de japana mediato, Kuroda Harukiko diris en aktivado en Jokohamo, ke bezono de infrastrukturoj en Azio estas tre granda. Azia Banko por Disvolvado, la Monda Banko kaj aliaj sistemoj ne povas kontentigi la bezonon. Li diris, ke estas tre bona afero, ke Ĉinio gvidis establon de la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj diversaj landoj en kaj ekster Azio aliĝis al la institucio.

Li diris ankaŭ, ke la Azia Infrastruktura Invest-Banko vigligos investadon en infrastrukturoj en Azio, akcelos pozitivan konkuradon kaj rapidigos ekonomian kreskon.

Ĝis nun la Azia Infrastruktura Invest-Banko havas 70 membrojn, kaj la nombroj estas pli alta ol la Azia Banko por Disvolvado, gvidata de Japanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin