Novaĵoj (Majo 04)

(GMT+08:00) 2017-05-04 16:37:03     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 4a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj filipina ŝtatestroj telefone diskutis pri rilatoj kaj regiona kunlaboro; renkontiĝis ĉefministroj el Ĉinio kaj Danio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia filipina paralelulo Rodrigo Duterte merkrede faris telefonan konversacion, diskutante pri duflankaj rilatoj kaj regiona kunlaboro.

Xi diris, ke li renkontiĝis kun Duterte dufoje en la lasta jaro, kaj ili atingis gravajn konsentojn, kaj pro tio pliboniĝis la duflankaj rilatoj. Xi rimarkigis, ke nun, la du landoj profundigas politikan reciprokan konfidon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, kaj estas starigita la kanalo de dialogo kaj konsiliĝo pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

Duterte diris, ke li ĝojas vidi, ke la amikeco kaj solidareco inter Filipinoj kaj Ĉinio fortiĝis kaj ankaŭ iliaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj estas rekomencitaj kaj antaŭenigitaj.

La du gvidantoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la situacio en la Korea Duoninsulo.

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun dana ĉefministro Lars Løkke Rasmussen, kiu nun faras oficialan viziton en Ĉinio.

Li Keqiang diris, ke Danio estas unu el la landoj, kiuj plej frue establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj longtempe subtenas la politikon de unu Ĉinio. La bazo de la dulandaj rilatoj estas forta, disvolva tendenco estas bona kaj amikeco inter popoloj senĉese profundiĝas. Ĉinio volas preni la 10-jariĝon de establo de la ampleksa strategia partnereco kiel ŝancon, firmigi interfidon, profundigi kunlaboron, vastigi interŝanĝon kaj antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn por pli granda disvolvado.

Rasmussen diris, ke disvolvi ampleksan strategian partnerecon estas ĉefa punkto de la diplomatio de Danio. Kunlabora kampo de la du landoj estas vasta kaj la duflankaj rilatoj akiris grandan progreson. Danio volas kapti la 10-jariĝon de establo de ampleksa strategia partnereco kiel ŝancon, bone plenumi la Planon pri Komuna Laboro de Danio kaj Ĉinio de 2017 ĝis 2020, bone aranĝi aktivadojn dum la turisma jaro de Danio kaj Ĉinio, profundigi pragmatan kunlaboron en novigo de scienco kaj tekniko, energiŝparo kaj mediprotekto, informo kaj telekomunikado, agrikulturo kaj fiŝado, sekureco de manĝaĵoj, medicino, turismo kaj aliaj kampoj. Li ankaŭ bonvenigis ĉinajn entreprenojn fari investon en Danio.

Rilate tion, ke antaŭ nelonge usonaj bombaviadiloj faris ekzercadon faligi atommisilojn kvazaŭ al ĉefaj objektoj de Norda Koreio, la proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris, ke Ĉinio refoje urĝas, ke la koncernataj partioj ĉesigu eksciton unu al la alia.

Ekzistas la raporto, ke du usonaj bombaviadiloj B-1B en la 1a de majo ekflugis de la usona militbazo Guam, je tagmezo atingis la aeron super la orienta maro de Suda Koreio, kaj tie ili faris militan ekzercadon kun sudkoreaj militaviadiloj. Kaj Norda Koreio asertis, ke la usonaj bombaviadiloj faris ekzercadon faligi atommisilojn al ĉefaj objektoj de Norda Koreio, kaj tiu provoko alkondukus la Korean duoninsulon al la rando de milito. Por tio Geng Shuang diris: "Ni refoje urĝas, ke la koncernataj partioj retenu sin, ĉesigu eksciton unu al la alia, penu krei etoson de kontaktiĝo kaj dialogo, kaj laŭeble revenu al intertraktado."

La usona aerarmeo merkrede refoje provpafis interkontinentan balistan misilon de la tipo Milicano III. Estis la dua fojo, ke la usona aerarmeo provpafis interkontinentan balistan misilon de tiu tipo en unu semajno.

La Aerarmea Komandejo por Tutmonda Atako diris en deklaro, ke la 341a misila eskadro en la aerbazo Malmstrom en Montano pafis tiun senŝarĝan interkontinentan balistan misilon de la tipo Milicano III el la aerbazo Vandenberg de Kalifornio je 2 minutoj post nul horo merkrede laŭ loka tempo. La misilo kun prova ekipaĵo falis en regionon de destinita celo en Pacifiko post flugado de proksimume 4 200 anglaj mejloj.

La deklaro diris, ke la provpafo konfirmis la precizecon kaj fidindecon de la usona sistemo de interkontinenta balista misilo, akiris valorajn donitaĵojn kaj liveris al la lando kontinuan kaj efikan nukle-deadmonan kapablon.

La Eŭropa Komisiono merkrede prezentis al la Konsilio de la Eŭropa Unio rekomendon pri intertraktado kun Britio pri ĝia foriro el la Eŭropa Unio kaj postulis preni civitanajn rajtojn kiel plej gravajn punktojn.

La rekomendo inkluzivas projekton de direktivoj pri intertraktado kun Britio pri ĝia foriro el la EU, kiu koncernas kvar kampojn: nome protekti poziciojn kaj rajtojn de 3,2 milionoj da civitanoj de la Eŭropa Unio en Britio kaj de 1,2 milionoj da britaj civitanoj en 27 membroj de la Eŭropa Unio; komenci pluan interkonsiliĝon pri financa solvo nur post atingo de komuna konsento pri la tiel nomata kalkulado pri la foriro el la EU; ne damaĝi la pacan interkonsenton de Nord-Irlando, atingitan en 1998; kaj establi mekanismon pri solvado de disputoj kaj administri la interkonsenton pri la foriro de Britio el la EU.

Brita ĉefministro Theresa May merkrede kritikis iujn funkciulojn de la Eŭropa Unio, ke ili subfosas la intertraktadon pri la foriro de Britio el la EU kaj intencas per tio influi la ĝeneralan elekton de Britio, kiu okazos en la 8a de junio.

Theresa May faris la rimarkojn dum parolado ekster la ĉefministrejo. Ŝi diris, ke en la lastaj tagoj gvidantoj de iuj eŭropaj landoj prenis racian starpunkton, tamen iuj en Bruselo ankoraŭ ne volas vidi sukceson de la intertraktado pri la foriro de Britio el la EU nek esperas daŭran prosperon de Britio. Ŝi asertis, ke tiuj homoj intencas influi la baldaŭan elekton en Britio.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke Usono plenforte puŝos Israelon kaj Palestinon atingi ampleksan pacan interkonsenton. La celo eble estos atingita.

Trump esprimis tion farante komunan televidan parolon kun vizitanta palestina prezidento Mahmoud Abbas. Li diris, ke li volas alpreni "ĉian necesan rimedon" fari arbitracian rolon dum interpaciĝo inter Palestino kaj Israelo por puŝi la du flankojn atingi la interkonsenton.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris lastatempe, ke la Pintkunveno de la Grupo 20, kiu okazos julie en Germanio, fokusiĝos pri forigo de obstakloj al la monda ekonomia disvolvado.

Lunde en la rusa urbo Soĉio Putin renkontiĝis kun vizitanta germana ĉefministro Angela Merkel. Li diris en gazetara konferenco post la interparolo, ke la monda ekonomio alfrontas ankoraŭ nemalmultajn problemojn, kaj gvidantoj el la membroj de la Grupo 20 diskutos pri forigo de obstakloj al la ekonomia disvolvado kaj aliaj demandoj kaj serĉos kontraŭrimedojn dum la pintkunveno.

Putin agnoskis disvolviĝon de la komerco inter Rusio kaj Germanio, dirante, ke la duflanka komerco reboniĝas ekde januaro kaj prezentas vastan perspektivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin