Fokusoj de la Semajno (Maj. 05)

(GMT+08:00) 2017-05-05 09:14:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinaj sciencistoj finkonstruis la unuan kvantuman komputilon de la mondo, kiu multe superas la fruajn klasikajn aŭ konvenciajn komputilojn, pavimante la vojon al la fina realigo de kvantuma komputado.

Sciencistoj anoncis sian atingon merkrede en gazetara konferenco en la Ŝanhaja Instituto por Avangardaj Studoj de la Universitato de Scienco kaj Tekniko de Ĉinio.

Sciencistoj kredas, ke kvantuma komputado povas en iuj kampoj superi la traktkapablon de hodiaŭaj superkomputiloj. Unu analogeco por klarigo de la koncepto de kvantuma komputado estas, ke kvazaŭ kvantuma komputado povas legi ĉiujn librojn en biblioteko samtempe, dum konvencia komputado povas legi ilin nur unu post alia.

Pan Jianwei, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj kvantuma ĉeffizikisto, diris, ke kvantuma komputado utiligas la bazan principon de kvantuma superlokiĝo por ebligi ultrarapidajn paralelajn kalkuladon kaj simuladon.

La palestina grupo Hamas lunde prezentis novan politikan dokumenton, en kiu ĝi diris, ke ĝi akceptas la starigon de palestina ŝtato bazita sur la landlimoj de 1967 en Cisjordanio kaj Gazao.

Khaled Meshaal, estro de Hamas, anoncis la novan programon en gazetara konferenco okazigita en Daŭho, la ĉefurbo de Kataro.

Tamen, la nova dokumento insistas ne agnoski Israelon kaj diris, ke Hamas batalos kontraŭ la cionistoj, kiuj okupas la teron de Palestino, sed Hamas respektas la judojn kaj havas neniun problemon kun ili aŭ kun aliaj religioj. Hamas diris, ke ĝi ankoraŭ konsideras armitan batalon kiel la solan rimedon por liberigo de la tuta Palestino. Samtempe, Meshaal diris , ke nun Hamas havas neniun administran aŭ organizan rilaton kun la tutmonda Movado de Islamana Frateco, parto de kiu estis ĝi. Li diris ankaŭ, ke ilia movado estas Palestina Nacia Liberiga Movado, kiu adoptas la moderan aŭ mezan islamon, kaj tio ĉi estas la unua punkto en la nove amendita interkonsento de Hamas.

Dum la lastaj jaroj, pluraj arabaj ŝtatoj kaj ankaŭ Israelo, Usono kaj Eŭropo konsideris la grupon Hamas establitan en Gazao en decembro 1987 kiel etendaĵon kaj parton de la Movado de Islama Frateco.

La usona aerarmeo merkrede refoje provpafis interkontinentan balistan misilon de la tipo Milicano III. Estis la dua fojo, ke la usona aerarmeo provpafis interkontinentan balistan misilon de tiu tipo en unu semajno.

La Aerarmea Komandejo por Tutmonda Atako diris en deklaro, ke la 341a misila eskadro en la aerbazo Malmstrom en Montano pafis tiun senŝarĝan interkontinentan balistan misilon de la tipo Milicano III el la aerbazo Vandenberg de Kalifornio je 2 minutoj post nul horo merkrede laŭ loka tempo. La misilo kun prova ekipaĵo falis en regionon de destinita celo en Pacifiko post flugado de proksimume 4 200 anglaj mejloj.

La deklaro diris, ke la provpafo konfirmis la precizecon kaj fidindecon de la usona sistemo de interkontinenta balista misilo, akiris valorajn donitaĵojn kaj liveris al la lando kontinuan kaj efikan nukle-deadmonan kapablon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin