Novaĵoj (Majo 05)

(GMT+08:00) 2017-05-05 16:18:07     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 5a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio esperas kunlaboron kun Danio sub la iniciato de la Zono kaj Vojo; sukcesis la unua flugo de giganta pasaĝeraviadilo farita de Ĉinio mem. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vokis esplori kampojn kaj vojojn de kunlaboro kun Danio sub la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Tiutage en la Granda Popola Halo en Pekino Xi renkontiĝis kun dana ĉefministro Lars Lokke Rasmussen, kiu estis en Ĉinio por kvar-taga oficiala vizito. Li alvokis lanĉi novan kunlaboron karakterizitan per alttekniko kaj granda aldonvaloro kaj orientitan al la cikla ekonomio, energiŝparo kaj mediprotekto, manĝaĵa sekureco, agrikultura tekniko, renovigebla energio kaj urbanizado. Xi vokis ambaŭ landojn plani kunlaboron sur strategia nivelo kaj el longperioda perspektivo, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, akceli personarajn interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj fortigi kunlaboron inter du registaroj, inter leĝdonaj institucioj, inter politikaj partioj, inter lokoj kaj inter popoloj. Xi diris, ke la du landoj devas daŭrigi kaj intensigi kunlaboron en la serĉado de koruptaj oficialuloj, kiuj fuĝis eksterlanden kaj reakiris siajn kontraŭleĝajn aktivojn. Li aldonis, ke Ĉinio atendas vidi pli fortan kunordigon en multflankaj kadroj, kiel ekzemple la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Arkta Konsilio kaj volas grandigi arktan kunlaboron kun Danio.

Rasmussen laŭdis Ĉinion pro la rapida disvolviĝo de la ekonomio kaj socio kaj la grava rolo en packonserva agado de la UN kaj batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Li diris, ke la rilato inter la du landoj akiris grandan progreson de post la starigo de la ampleksa strategia partnereco en 2008. Li akcentis, ke Danio persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj laboros kun Ĉinio por ekspluati potencialon de kunlaboro en sano, manĝaĵo, edukado, kulturo, turismo kaj futbalo kaj antaŭenigi duflankajn komercajn kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Tiutage ankaŭ prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio Zhang Dejiang renkontiĝis kun dana ĉefministro Rasmussen.

Ĉinio sendis sian gigantan pasaĝeraviadilon C919 en ĉielon vendrede, fariĝante unu el la mondaj pintklasaj fabrikantoj de giganta aviadilo.

La flugo faras Ĉinion la kvara produktanto de giganta aviadilo post Usono, Eŭropo kaj Rusio. Tio ankaŭ signas mejloŝtonon por la Komerca Aviadila Korporacio de Ĉinio, la fabrikanto de C919 en Ŝanhajo.

La du-motora aviadilo ekflugis el la Ŝanhaja Pudong-a Internacia Flughaveno, kun kvin deĵorantoj, sed neniu pasaĝero.

Ĵaŭde la usona senato aprobis leĝprojekton de novaj sankcioj kontraŭ Nord-Koreio per 419 voĉoj kontraŭ 1. La leĝprojekto estos prezentita al la Ĉambro de Reprezentantoj por ekzameno.

La leĝprojekto malpermesos ŝipojn de Nord-Koreio veturi en usonajn akvojn aŭ halti ĉe ĝiaj kajoj. Krome ĉiuj varoj produktitaj de "devigitaj laborfortoj" de Nord-Koreio estas malpermesitaj iri en usonan merkaton.

La leĝprojekto ankaŭ postulas usonan prezidenton Donald Trump raporti al la Kongreso en 90 tagoj, ĉu Nord-Koreio estos denove enskribita en la liston de landoj subtenantaj terorismon.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson urĝis la membrojn de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj plifortigi la ekonomian kaj diplomatian premon kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko ĵaŭde dum renkontiĝo kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el la dek membroj de la asocio.

Vicasistanto de ŝtata sekretario Patrick Murphy diris tiutage en telekunveno kun raportistoj, ke Tillerson urĝis la membrojn de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj tranĉi la financan fonton de la Korea Demokratia Popola Respubliko el Sudoirent-Azio kaj malaltigi la diplomatiajn rilatojn kun tiu lando ĝis la plej malalta nivelo. Murphy aldonis, ke Tillerson eksplicis al la dek ministroj, ke la usona celo estas realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, kaj li esperas, ke la sudorient-aziaj landoj kunordigos starpunkton kaj agadon pri la demando de la Korea Duoninsulo kaj preni konvenajn rimedojn por komplete efektivigi rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres ĵaŭde diris, ke li estas inspirita de la interkonsento, atingita de Rusio, Turkio kaj Irano tiutage en Astano, pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio, kaj bonvenigas ĉiujn partiojn reaserti la gravecon de politika kompromiso pri la siria demando.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Guterres esprimis bonvenon, ke ĉiuj partioj promesis haltigi uzon de diversaj armiloj, precipe aeraj armiloj por certigi rapidan, sekuran kaj senbaran aliron de humanitara helpo, kaj krei kondiĉojn por liveri medicinan helpon kaj kontentigi fundamentajn bezonojn de civiluloj. Li aldonis, ke tiuj promesoj ne influos la rajtojn de la siria popolo serĉi azilon, kaj la ŝlosilo estas, ĉu la interkonsento povus vere bonigi la vivon de la siria popolo.

Osama Abu Zeid, reprezentanto de siriaj ribeluloj, diris dum ĉeesto al la kvara intertraktado pri la siria demando en Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio, ke la siriaj ribeluloj ne akceptos ian ajn interkonsenton, kiu dividas Sirion kaj detruas teritorian integrecon de la lando.

La du-taga intertraktado finiĝis ĵaŭde en Astano. Tiutage en plena kunveno delegaciestroj de Rusio, Turkio kaj Irano subskribis memorandon pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio.

Lastatempe Rusio proponis starigi konflikt-mildigajn zonojn en nordokcidenta provinco Idleb, centra provinco Homs, antaŭurbo de Damasko kaj suda Sirio, fiksi sekurecajn liniojn kaj establi kontrolejojn ĉirkaŭ ili por malebligi konflikton. Rusio, Turkio kaj Irano kiel garantiantoj de la konflikt-mildigaj zonoj eble sendos armeanojn por kontroli efektivigon de batalhalto en tiuj zonoj. Krome, estas malpermesita aktivado de ekstremismaj fortoj en tiuj zonoj..

Zeid diris, ke la ribeluloj ne subskribis la memorandon. Li aldonis, ke iu ajn interkonsento pri batalhalto en Sirio devas inkluzivi la tutan teritorion de Sirio, kaj iuj regionoj ne devas esti ekskluzivitaj el la interkonsento.

Martin Kobler, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN kaj estro de la Subtena Misio de la UN en Libio, faris intertraktadon ĵaŭde en Tripolo kun Fayes al-Sarraj, ĉefministro de la libia registaro de nacia unuiĝo.

Ili interŝanĝis opiniojn pri la paca procezo de Libio. Kobler emfazis la gravecon de la Libia Politika Interkonsento por la paca procezo de la lando, kaj promesis, ke la Subtena Misio de la UN en Libio plenumos sian mision laŭ la horaro de la Libia Politika Interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin