Speciala sendito de UN faris intertraktadon kun libia ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-05-05 13:28:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Martin Kobler, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN kaj estro de la Subtena Misio de la UN en Libio, faris intertraktadon ĵaŭde en Tripolo kun Fayes al-Sarraj, ĉefministro de la libia registaro de nacia unuiĝo.

Ili interŝanĝis opiniojn pri la paca procezo de Libio. Kobler emfazis la gravecon de la Libia Politika Interkonsento por la paca procezo de la lando, kaj promesis, ke la Subtena Misio de la UN en Libio plenumos sian mision laŭ la horaro de la Libia Politika Interkonsento.

Al-Sarraj diris, ke la libia popolo jam multe suferis de la milito kaj nacia dividiĝo, kaj estas tre urĝe solvi la nacian krizon.

Post la intertraktado kun al-Sarraj, Kobler renkontiĝis kun vicĉefministro Ahmed Maiteeq. La lasta dankis la Subtenan Mision de la UN pro ĝiaj klopodoj por frua fino de la libia krizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin