Siriaj ribeluloj rifuzas ian ajn interkonsenton de nacia dividiĝo

(GMT+08:00) 2017-05-05 14:11:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Osama Abu Zeid, reprezentanto de siriaj ribeluloj, diris dum ĉeesto al la kvara intertraktado pri la siria demando en Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio, ke la siriaj ribeluloj ne akceptos ian ajn interkonsenton, kiu dividas Sirion kaj detruas teritorian integrecon de la lando.

La du-taga intertraktado finiĝis ĵaŭde en Astano. Tiutage en plena kunveno delegaciestroj de Rusio, Turkio kaj Irano subskribis memorandon pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio.

Lastatempe Rusio proponis starigi konflikt-mildigajn zonojn en nordokcidenta provinco Idleb, centra provinco Homs, antaŭurbo de Damasko kaj suda Sirio, fiksi sekurecajn liniojn kaj establi kontrolejojn ĉirkaŭ ili por malebligi konflikton. Rusio, Turkio kaj Irano kiel garantiantoj de la konflikt-mildigaj zonoj eble sendos armeanojn por kontroli efektivigon de batalhalto en tiuj zonoj. Krome, estas malpermesita aktivado de ekstremismaj fortoj en tiuj zonoj..

Zeid diris, ke la ribeluloj ne subskribis la memorandon. Li aldonis, ke iu ajn interkonsento pri batalhalto en Sirio devas inkluzivi la tutan teritorion de Sirio, kaj iuj regionoj ne devas esti ekskluzivitaj el la interkonsento. Li akcentis, ke la ribeluloj ne subskribos interkonsenton kun enhavoj de teritoria dividiĝo nek akceptos interkonsenton sen enhavoj subtenantaj la teritorian integrecon de Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin