Ĉefo de UN bonvenigas starigon de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio

(GMT+08:00) 2017-05-05 14:26:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres ĵaŭde diris, ke li estas inspirita de la interkonsento, atingita de Rusio, Turkio kaj Irano tiutage en Astano, pri starigo de konflikt-mildigaj zonoj en Sirio, kaj bonvenigas ĉiujn partiojn reaserti la gravecon de politika kompromiso pri la siria demando.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Guterres esprimis bonvenon, ke ĉiuj partioj promesis haltigi uzon de diversaj armiloj, precipe aeraj armiloj por certigi rapidan, sekuran kaj senbaran aliron de humanitara helpo, kaj krei kondiĉojn por liveri medicinan helpon kaj kontentigi fundamentajn bezonojn de civiluloj. Li aldonis, ke tiuj promesoj ne influos la rajtojn de la siria popolo serĉi azilon, kaj la ŝlosilo estas, ĉu la interkonsento povus vere bonigi la vivon de la siria popolo.

La deklaro diris, ke la UN subtenos plu mildigon de la situacio en Sirio sub la kadro de koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin