Vjetnama prezidanto vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2017-05-05 20:14:52     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris vendrede matene, ke laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, vjetnama prezidanto Tran Dai Quang faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 11a ĝis la 15a de majo kaj ĉeestos Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris vendrede posttagmeze en ĉiutaga gazetara konferenco, ke ĉinaj gvidantoj faros intertraktadojn kaj renkontiĝos kun Quang dum lia vizito.

Laŭ Geng, la du flankoj interŝanĝos opiniojn pri firmigo de bonnajbaraj kaj amikaj rilatoj kaj profundigo de pragmata kunlaboro. Geng diris, ke ĉina-vjetnamaj rilatoj tendencas al bona disvolvado kun oftaj altnivelaj interŝanĝoj, pli da ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj kaj ankaŭ pliiĝantaj kulturaj interŝanĝoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas klopodi kun Vjetnamio por antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin