Wang Yi interparolis kun kirgiza eksterafera ministro

(GMT+08:00) 2017-05-06 14:24:35     Redaktoro:Xiong Linping

La 5an de majo, en Pekino, la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, interparolis kun la oficiale vizitanta en Ĉinio, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj, Erlan Abdyldaev.

Wang Yi diris, ke Ĉinio volas, kune kun Kirgizio, konstante grandigi la subtenadon unu al la alia kaj, kun la kuna konstruado de "unu zono kaj unu vojo" kiel ĉefa linio, amplekse profundigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj.

Abdyldaev sugestis, ke Kirgizio solide donas sian apogon al la internacia pintforumo pri "unu zono kaj unu vojo", organizotan de Ĉinio, ageme partoprenas en la konstruado de "unu zono kaj unu vojo", kaj profundigas kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin