Establi "zonon por mildigi konflikton" en Sirio

(GMT+08:00) 2017-05-06 14:56:30     Redaktoro:Xiong Linping

La 6an de majo la siria ĵurnalo Vatan Gazetesi en sia retejo raportis, ke la interkonsento, establi "zonon por mildigi konflikton" en Sirio, validiĝis je la nula horo de tiu tago.

Lastatempe Rusio proponis, ke en la provinco Idleb en la nordoriento de Sirio, la provinco Homs en la mezo, la antaŭurbo de Damasko, kaj en la suda regiono de Sirio, respektive establiĝu "zono por mildigi konflikton", kaj ĉe tiuj periperoj tiriĝu sekura linio, stariĝu kontrolstacioj, por nuligi okazon de konflikto. Rusio, Turkio kaj Irano servos kiel garantiantoj de la "zono por mildigi konfliton", kaj povos elsendi soldatojn por kontroli la staton de la batalhalto, kaj kun tio okazos la malpermeso, ke la ekstremaj organizoj ne havas rajton agi en tiuj zonoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin