Du ĉinaj parkoj enskribiĝis kiel mondaj geologiaj parkoj

(GMT+08:00) 2017-05-06 15:33:27     Redaktoro:Xiong Linping

La 5an de majo la kunveno de la ekzekutiva buroo de Unesko decidis, ke ĝi oficiale aprobis enskribi la du ĉinajn geologiajn parkojn, nome: Arsan en la Interna Mongolio kaj Ocoa Sea en Xinjiang, en la retan liston de la Mondaj Geologiaj Parkoj.

En tiu tago Unesko komunikis, ke ok geologiaj heredaĵoj el Ĉinio, Hispanio, Francio, Irano, Meksiko kaj Suda Koreio, estas oficiale enskribitaj en la retan liston de la Mondaj Geologiaj Parkoj de Unesko, kaj en ili du estas la ĉinaj geologiaj parkoj, nome: Arsan en la Interna Mongolio kaj Ocoa Sea en Xinjiang. Kaj nun en la listo troviĝas sume 127 mondaj geologiaj parkoj el 35 landoj kaj regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin