UN-reformado evoluas plu

(GMT+08:00) 2017-05-06 16:01:32     Redaktoro:Xiong Linping

La 5an de majo Stéphane Dujarric, proparolisto de la ĝenerala sekretario de Unuiĝinaj Nacioj, diris, ke la ĝenerala sekretario António Guterres jam sendis al la membroj de UN la leteron pri la evoluado de UN-reformado kaj rimarkigis, ke UN daŭrigos sian reformadon pri disvolva sistemo, pacprotektado kaj aliaj.

Dujarric informis, ke ĉiuj ŝtatoj jam akordiĝis en pluraj tutmondaj interkonsentoj pri daŭripova disvolvo, klimata ŝanĝiĝo, konstanta paco, monamasigo por evoluigo kaj tiel plu; Guterres esprimis la volon antaŭenigi reformadon, por ke UN povu efike ludi rolon, kaj por ke la membroj-ŝtatoj realigu sian deziron, kune reagu al defioj kaj akceptu ŝancojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin