Financaj kaj bankaj estroj sin koncentras al makroskopa ekonomio

(GMT+08:00) 2017-05-06 16:41:43     Redaktoro:Xiong Linping

La 5an de majo la 20a kunveno de la financaj kaj bankaj estroj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) kaj la tri landoj Ĉinio, Japanio kaj Suda Koreio (10 + 3), okazis en Jokohamo, Japanio. La kunveno diskutis ĉefe pri la situacio de la makroskopaj ekonomioj monda kaj regiona, la regiona kunlaboro en financo kaj pri aliaj temoj, kaj publikigis la komunan deklaron.

La kunveno opiniis, ke la tutmonda ekonomio estas akceptebla, la regiono (10 + 3) daŭre tenas sin en relative rapida kresko de ekonomio, sed ankoraŭ estas danĝero, tio estas, ŝrumpo de financo, leviĝo de komerca protektismo kaj similaj. ASAN kaj la tri landoj promesis, ke ili, sole aŭ ope, uzu monan politikon, financan politikon, strukturan reformon kaj ĉiujn aliajn necesajn rimedojn, por garantii daŭripovan, ekvilibran, inkluziveman kreskon. Kaj la partoprenantoj refoje asertis, ke ili subtenas la komercan kaj investan sistemojn bazitajn sur sperteco kaj plurismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin