Ĉina kaj japana ministroj pri financo konsentis profundigi kunlaboron

(GMT+08:00) 2017-05-07 12:42:41     Redaktoro:Yu Rongkang

La financaj ministroj de Ĉinio kaj Japanio interŝanĝis opiniojn pri profundigo de kunlaboro en la Sesa Ĉina-Japana Financa Dialogo sabate en Jokohamo.

Xiao Jie, ĉina ministro pri financo kaj Taro Aso, japana vicĉefministro kaj ministro pri financo, kunprezidis la dialogon, kun ĉeesto de altrangaj oficistoj de financaj ministerioj kaj centraj bankoj de ambaŭ landoj.

La du financaj ministroj konsentis, ke la dialogo estas tre grava al ambaŭ flankoj, ĉar ĝi kontribuas al profundigo de interŝanĝoj de makroekonomiaj situacioj kaj politikaj mezuroj kaj helpas fortigi financan kunlaboron inter la du landoj.

Ambaŭ flankoj emfazis la neceson antaŭenigi ekonomian restrukturadon per plibonigo de komunikado pri makroekonomiaj politikoj kaj konsentis daŭrigi konsiliĝon pri gravaj internaciaj ekonomiaj kaj financaj demandoj.

La du flankoj ankaŭ emfazis la bezonon pliprofundigi pragmatan kunlaboron en financa kampo por subteni la kunlaboron inter la du landoj en la ekonomio, komerco kaj investado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin