Brita reganta partio triumfis en lokaj elektoj

(GMT+08:00) 2017-05-07 13:04:52     Redaktoro:Yu Rongkang

Britio vendrede publikigis la rezultojn de lokaj parlamentaj elektoj. La reganta Konservativa Partio akiris la plej grandam gajnon en pli ol 40 jaroj, venkante la Labor-Partion kaj la Sendepentan Partion.

La lokaj elektoj, kiuj okazis ĵaŭde, decidis distribuadon de 4 851 sidlokoj de lokaj parlamentoj en Anglio, Skotlando kaj Kimrio. Ĝis la vespero de la sekva tago la Konservativa Partio gajnis 1 900 sidlokojn, je ĉirkaŭ 560 pli multe ol en la lastaj elektoj, dum la Labor-Partio akiris 1 150 sidlokojn, je 380 malpli multe ol en la la lastaj elektoj.

Brita ĉefministro Theresa May avertis la membrojn de sia partio ne esti fieraj, sed rigardi ĉiujn tagojn antaŭ la ĝenerala elekto kiel batalojn kaj bone sin prepari por la elekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin