Almenaŭ 31 homoj mortis pro kraŝo de lerneja buso en Tanzanio

(GMT+08:00) 2017-05-07 13:31:00     Redaktoro:Yu Rongkang

La lokaj aŭtoritatoj diris, ke almenaŭ 31 homoj, inkluzive de lernantoj kaj tri instruistoj, estis mortigitaj, post kiam lerneja buso plonĝis en gorĝon en Tanzanio sabate matene.

En la akcidenton estis implikitaj lernantoj kaj tri instruistoj el la anglalingva mezlernejo Lucky Vincento troviĝanta en la antaŭurbo de Arusha en norda Tanzanio.

Theresia Mahongo, komisaro de la distrikto Karatu, diris, ke la akcidento okazis, post kiam la lerneja buso plonĝis en la gorĝon Marera situas je pli ol 150 kilometroj for de la urbo Arusha.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin