Boko Haram liberigis 82 lernejajn knabinojn en Niĝerio

(GMT+08:00) 2017-05-07 13:52:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Niĝeria oficialulo konfirmis sabate, ke 82 pliaj knabinoj forkaptitaj de la ekstremisma grupo Boko Haram estis liberigitaj en la nordorienta ŝtato Borno.

Anonima oficialulo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke 82 knabinoj estis liberigitaj, kaj ili estos transgitaj el urbeto al la ĉefurbo Abuĝo per aviadilo. La oficialulo diris, ke tio estas rezulto de la intertraktado inter la registaro kaj Boko Haram. La registaro tenis longtempan kontakton kun la grupo kaj faris kelkajn intertraktadojn kun ĝi por certigi liberigon de tiuj knabinoj. Li aldonis, ke la registaro estas memfida pri liberigo de aliaj knabinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin