Francio komencis duan balotadon de prezidenteca elekto

(GMT+08:00) 2017-05-07 15:44:28     Redaktoro:Yu Rongkang

La dua balotado de prezidenteca elekto komenciĝis dimanĉe matene en Francio. Centrula kandidato Emmanuel Macron kaj ekstrem-dekstra Marine Le Pen konkuros en la decida balotado.

Laŭ la franca Ministerio de Internaj Aferoj, pli ol 47 milionoj da francoj estis registritaj por ĉi-foja prezidenteca elekto, kaj estis starigitaj entute 69 000 balotejoj en- kaj ekster-lande. Pro tempdiferenco, partaj balotejoj en eksterlanda teritorio kaj francaj ambasadorejoj en fremdaj landoj jam estas malfermitaj ekde sabato, kaj balotejoj en Francio estas malfermitaj ekde la 8a horo dimanĉe matene kaj fermiĝos je la 20a horo tiutage.

La Ministerio de Internaj Aferoj publikigos la rezultojn de la unua kalkulado post fermo de ĉiuj balotejoj. La Konstitucia Konsilio konfirmos kaj publikigos la rezulton de la dua balotado antaŭ la 10a de majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin