Emmanuel Macron gajnis venkon en franca prezidenta elektado

(GMT+08:00) 2017-05-08 11:18:53     Redaktoro:Li Lu

Laŭ statistikoj publikigitaj de kelkaj francaj enketaj institucioj dimanĉe vespere, Emmanuel Macron, eksministro pri ekonomiaj aferoj, kandidato de la movado Antaŭenmarŝo, gajnis pli ol 65% da elektbiletojn en la dua voĉdono kaj gajnis venkon en la franca prezidenta elektado de 2017. Macron 39-jara fariĝos la plej juna prezidento en la 60-jara historio de la Franca Respubliko.

Vespere en la sama tago Macron faris publikan televizian parolon kaj diris, ke malfermiĝis la nova paĝo de longa historio en tiu vespero, kaj li esperas, ke la paĝo prezentas esperon kaj fidon.

Antaŭ la parolo de Macron, Marine Le Pen publike agnoskis sian malvenkon kaj esprimis gratulon al Macron.

La 14an de majo estos finita la oficperiodo de Francois Hollande.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin