Novaĵoj (Majo 8)

(GMT+08:00) 2017-05-08 17:50:38     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Emmanuel Macron estas elektita kiel nova franca prezidento; NATO intencas rekomenci dialogon kun Rusio.

Laŭ statistikoj publikigitaj de kelkaj francaj enketaj institucioj dimanĉe vespere, Emmanuel Macron, eksministro pri ekonomiaj aferoj, kandidato de la movado Antaŭenmarŝo, gajnis pli ol 65% da elektbiletojn en la dua voĉdono kaj gajnis venkon en la franca prezidenta elektado de 2017. Macron 39-jara fariĝos la plej juna prezidento en la 60-jara historio de la Franca Respubliko.

Vespere en la sama tago Macron faris publikan televizian parolon kaj diris, ke malfermiĝis la nova paĝo de longa historio en tiu vespero, kaj li esperas, ke la paĝo prezentas esperon kaj fidon.

Antaŭ la parolo de Macron, Marine Le Pen publike agnoskis sian malvenkon kaj esprimis gratulon al Macron.

La 14an de majo estos finita la oficperiodo de Francois Hollande.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al la franca elektita prezidento Emmanuel Macron.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Francio estis la unua grava okcidenta lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke la ĉina-farancaj rilatoj, kiuj havas gravan strategian signifon kaj internacian influon, disvolviĝis stabile, sane kaj konstante en la lastaj jaroj. Ambaŭ kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj grandaj landoj kun grava internacia influo, Ĉinio kaj Francio portas speciale gravajn respondecojn pri la paco kaj disvolvado de la mondo. Li akcentis, ke subteni la stabilan kaj sanan disvolvadon de la ĉina-francaj rilatoj profitigas ne nur la du landojn kaj popolojn, sed ankaŭ la pacon, stabilecon kaj disvolvadon de la mondo. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la franca flanko por puŝi la striktan kaj daŭripovan ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon al pli alta nivelo.

La germana registaro dimanĉe gratulis Emmanuel Macron pro lia venko en la franca prezidenteca elekto.

Steffen Seibert, proparolanto de germana ĉefministro, aklamis la gajnon de Macron kiel venkon por forta kaj unuiĝinta Eŭropo.

Seibert skribis en socia komunikilo, ke la gajno de Macron estas venko por forta kaj unuiĝinta Eŭropo kaj por la franca-germana amikeco.

Germana ĉefministro Angela Merkel antaŭe esprimis sian subtenon al la samideano Macron, ĉar ili ambaŭ persistas en konsekvenca por-eŭropa politiko.

Dimanĉe laŭ la loka tempo rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke NATO provis restarigi interparolon kun Rusio, kaj Rusio estas preta pri tio.

En la sama tago Lavrov diris en Moskvo, ke antaŭe NATO provis influi Ukrainion kaj metis ĝin en la sferon de sia influo. Samtempe NATO planis sieĝi Rusion, sed la plano tute malsukcesis.

Lavrov diris ke NATO koleris pri tio kaj frostigis la kunlaborajn rilatojn kun Rusio.

La Korea Demokratia Popola Respubliko diris dimanĉe, ke ĝi retenis alian usonan civitanon suspektatan pri malamikaj agoj kontraŭ Pjongjango.

La oficiala Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la viro, nomata Kim Hak Song, estis arestita sabate de rilata institucio de la KDPR laŭ leĝo de la lando pro suspektataj malamikaj agoj.

Estis la dua fojo en unu monato, ke la KDPR arestis usonajn civitanojn pro laŭdira efektivigo de malamikaj agoj kontraŭ Pjongjango.

La raporto diris, ke Kim laboris por Pjongjanga Universitato de Scienco kaj Tekniko, kaj nun rilata institucio kondukas detalan enketon pri liaj krimoj.

La KDPR arestis la usonan civitanon pro suspektataj malamikaj aktivecoj lastmonate en la pjongjanga flughaveno. Ambaŭ arestitoj estas koredevenaj kaj laboris kiel instruistoj tie.

Estas du aliaj usonaj civitanoj kondamnitaj al mallibereco pro aktivecoj kontraŭ la KDPR.

Henrique Capriles, estro de Rondtabla Kunveno de Demokratia Unueco, la opozicia alianco de Venezuelo suferanta de krizo, anoncis dimanĉe, ke la alianco ne partoprenos en la skizado de nova konstitucio.

Capriles diris en videa parolado responde al la invito de prezidento Nicolas Maduro pri ĉeesto de la opozicio al la Nacia Konstitucia Asembleo, ke la Rondtabla Kunveno de Demokratia Unueco ne iros al la prezidenta palaco. Li forte kritikis la registaron de Maduro pri la intenco ŝanĝi la internan juĝan ordon kaj nomis la proponon pri nova konstitucio fraŭdo. Li aldonis, ke ekzistas konstitucio, kaj se la registaro volas nuligi ĝin perforte, tio estas erara. Li kritikis la registaron, ke ĝi ne submetis sin al voĉdona procezo.

La reganta socialisma partio kaj la dekstrema opozicio falis en akran batalon pri potenco, kaŭzante perfortajn kontraŭregistarajn protestojn, kiuj mortigis 37 homojn ekde la 1a de aprilo.

Loka registaro diris dimanĉe, ke almenaŭ 21 civiluloj estis mortigitaj kaj 25 aliaj vunditaj vendrede en Sud-Sudano dum atako de armitaj personoj kontraŭ komercaj veturiloj.

Akech Dengdit, ministro pri informado de la ŝtato Jonglei, telefone diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke du aŭtoj veturantaj el la ĉefurbo Ĵubo al la orienta urbo Bor estis respektive atakitaj en la malproksima regiono Gemeza je ĉirkaŭ 75 kilometroj for de Ĵubo.

Dengdit diris, ke la atakantoj haltigis la aŭtojn en iama kontrolejo inter Gemeza kaj la parko de sovaĝaj bestoj de Sudano. 21 senkulpaj homoj estis mortpafitaj kaj 25 vundita. Li aldonis, ke ili ne scias la motivon de tiuj atakantoj, sed ili laboras kun rilataj aŭtoritatoj en la regiono por enketi pri la okazaĵo. Dengdit diris, ke inter la mortintoj estis virinoj kaj infanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin