Usono eligis pozitivan signalon al Norda Koreio

(GMT+08:00) 2017-05-08 19:58:13     Redaktoro:Xiong Linping

Lastatempe la usona ŝtata sekretario Rex Tillerson havis sian plej novan eldiron pri la nuklea problemo de la Korea duoninsulo, al tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke en tiu ĉi nuna situacio Usono eligis signalon por dialoge solvi la problemon, kio havas pozitivan signifon, indan por ĉiuj partioj serioze ĝin trakti.

Lastatempe la usona ŝtata sekretario Rex Tillerson diris, ke Usono ne volas alternigi la potencon de Norda Koreio, nek faligi la regadon de Norda Koreio, nek rapidigi la unuigon de la Sudo kaj la Nordo, nek serĉi pretekton por transpasi la demarkacion 38°N, sed nur sciigi al Norda Korio, ke ĝi, nur senigante al si nukleon, povos esti en sekureco kaj prospero. Por tio Geng Shuang diris, ke Ĉinio rimarkis la eldiron de Rex Tillerson, la principon de la "kvar neoj" de Usono kaj ĝian firman volon strebi al la sennukleigo de la Korea duoninsulo. Ĉinio opinias, ke tiu ĉi eldiro estas pozitiva por solvi la problemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin