Venezuela opozicio rifuzas helpi skizadon de nova konstitucio

(GMT+08:00) 2017-05-08 14:53:44     Redaktoro:Yu Rongkang

Henrique Capriles, estro de Rondtabla Kunveno de Demokratia Unueco, la opozicia alianco de Venezuelo suferanta de krizo, anoncis dimanĉe, ke la alianco ne partoprenos en la skizado de nova konstitucio,.

Capriles diris en videa parolado responde al la invito de prezidento Nicolas Maduro pri ĉeesto de la opozicio al la Nacia Konstitucia Asembleo, ke la Rondtabla Kunveno de Demokratia Unueco ne iros al la prezidenta palaco. Li forte kritikis la registaron de Maduro pri la intenco ŝanĝi la internan juĝan ordon kaj nomis la proponon pri nova konstitucio fraŭdo. Li aldonis, ke ekzistas konstitucio, kaj se la registaro volas nuligi ĝin perforte, tio estas erara. Li kritikis la registaron, ke ĝi ne submetis sin al voĉdona procezo.

Capriles diris ankaŭ, ke la opozicio manifestacios lunde, kunigante milojn da venezuelanoj doni dokumenton de malakcepto al Elija Jaua, kiu gvidas la registarajn klopodojn pri la Nacia Konstitucia Asembleo. Li diris, ke se s-ro Maduro insistas postuli konstitucian procezon, la venezuela popolo devas decidi tion en referendumo.

La reganta socialisma partio kaj la dekstrema opozicio falis en akran batalon pri potenco, kaŭzante perfortajn kontraŭregistarajn protestojn, kiuj mortigis 37 homojn ekde la 1a de aprilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin