Novaĵoj (Majo 9)

(GMT+08:00) 2017-05-09 15:49:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de majo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉefministro substrekas metilertecon kaj novigadon en profesia edukado; la sesa ĝeneva intertraktado pri Sirio komenciĝos en la 16a de majo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde postulis metilertecon kaj novigadon en disvolvado de profesia edukado.

Li diris en skriba instrukcio transdonita al konkurso de profesiaj studentoj, kiu komenciĝis lunde en Tianjin, ke profesiaj lernejoj devas kultivi metilertecon kaj kuraĝigi studentojn komenci negocojn. Li akcentis, ke profesia edukado estas ŝlosila al la transformado kaj plibonigo de la reala ekonomio por fortigi la avantaĝojn de Ĉinio en homaj resursoj.

En la malferma ceremonio de la konkurso, vicĉefministro Liu Yandong postulis, ke profesia edukado ludu pli grandan rolon en redukto de malriĉeco kaj livero de ŝancoj al junuloj. Liu proponis, ke profesiaj lernejoj ampleksu kernajn valorojn de socialismo per siaj kursoj

La Nacia Konkurso de Profesiaj Studentoj estas okazigita ĉiujare ekde 2008.

Lunde matene laŭ la lokatempo en Dakaro, ĉefurbo de Senegalio, senegala prezidento Macky Sall intervidiĝis kun vizitanta ĉina vicprezidanto Li Yuanchao.

Li Yuanchao transdonis sinceran saluton kaj bondeziron de prezidanto Xi Jinping al Sall. Li diris, ke Ĉinio kaj Senegalio estas bonaj amikoj. Dum la pintkunveno de la Grupo 20, la du ŝtatestroj altigis ĉina-senegalajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco kaj atingis gravajn konsentojn pri kunlaboro en diversaj kampoj.

Sall petis Li transdoni lian sinceran saluton kaj inviton al prezidanto Xi. Sall diris, ke la senegala-ĉinaj ampleksaj strategiaj rilatoj estas konformaj al la enlanda disvolvado de Senegalio, kaj Senegalio ĉiam rigardas Ĉinion kiel specialan kunlaboran partneron, persistas en la politiko de unu Ĉinio, subtenas la ĉinan starpunkton pri la Suda Ĉina Maro, alte zorgas la iniciaton "Zono kaj Vojo".

La oficejo de speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN al Sirio publikigis deklaron lunde en Ĝenevo, ke la nova intertraktado pri Sirio komenciĝos en la 16a de majo en Ĝenevo.

La deklaro diris, ke Staffan de Mistura, speciala sendito de la ĝenerala sekretario al Sirio, rekomencos la intertraktadon en la 16a de majo en Ĝenevo, kaj en la venonta intertraktado de Mistura diskutos kun ĉiuj partioj de Sirio pri rilataj aferoj en la kadro de la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN. Nun iras preparoj pri la intertraktado.

La speciala sendito ripetis, ke li esperas, ke estos komplete efektivigata la interkonsento pri batalhalto en Sirio, kiu estis atingita en Astano en la lasta semajno por redukti perfortajn okazaĵojn kaj krei favoran medion por la politika intertraktado en Ĝenevo.

Lunde la usona Ŝtata Departemento deklaris, ke usona ŝtatsekretario Rex Tillerson kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diskutos pri ukrainaj kaj siriaj problemoj en Vaŝingtono merkrede.

En la sama tago la Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke la du flankoj diskutos pri la neceseco de stabiligo de la situacio en orienta Ukrainio kaj ampleksa efektivigo de la Minska Interkonsento pri solvado de ukrainaj problemoj. Pri la siria problemo, Tillerson planas diskuti kun Lavrov pri malaltigo de la streĉeco en Sirio, humana helpo al siriaj civiluloj kaj preparo por politika solvo al siria konflikto.

La Blanka Domo diris, ke usona prezidento Donald Trump lunde telefone konversaciis kun franca elektita prezidento Emmanuel Macron por gratuli lin pro lia venko en la franca prezident-elekto.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke Trump emfazis sian deziron strikte kunlabori kun Macron en traktado de komunaj defioj, kaj rimarkigis la longan historion de kunlaboro inter Usono kaj Francio.

La du gvidantoj konsentis renkonti unu la alian dum la Pintkunveno de NATO en la 25a de majo en Bruselo.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris lunde, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres gratulas francan elektitan prezidenton Emmanuel Macron.

Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la UN gratulas la francan popolon pro la sukcesa prezident-elekto kaj elektitan prezidenton Emmanuel Macron pro lia venko. Li akcentis, ke Francio estas fondinto-membro de la UN kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio kaj ankaŭ tre valora partnero de la organizo. Li aldonis, ke la ĝenerala sekretario baldaŭ sendos gratulon al Macron kaj atendas kontakton kun li en tre proksima estonteco.

En la sama tago, Stephane Dujarric, diris ankaŭ, ke la UN bonvenigas la liberigon de 82 lernejaj knabinoj kidnapitaj de la ekstremisma grupo Boko Haram en 2014.

La ekstremisma grupo liberigis la knabinojn sabate vespere kontraŭ suspektatoj de Boko Haram. La 14an de aprilo de 2014, pli ol 200 lernejaj knabinoj estis forkaptitaj de la ekstremistoj kaj 21 el ili estis liberigitaj en oktobro de 2016.

La proparolanto diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke ili restas profunde maltrankvilaj pri la sekureco kaj bonfarto de la lernejaj knabinoj kaj aliaj viktimoj ankoraŭ en kaptiteco. La UN alvokas ĉiujn niĝerianojn, inkluzive de la familioj kaj lokaj komunumoj de la liberigitaj knabinoj, plene akcepti ilin kaj liveri al ili ĉiujn necesajn subtenojn por certigi ilian reintegriĝon en socion.

Lunde la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj konfirmis, ke en la pasintaj tagoj en Mediteraneo okazis du ŝippereoj. En la ŝipoj estis 302 rifuĝintoj, nur 57 el ili estis savitaj, kaj la aliaj 245 malaperis aŭ mortis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin