Kie defio, tie reago

(GMT+08:00) 2017-05-09 18:31:46     Redaktoro:Xiong Linping

Al la lastatempa eksterlanda argumento, ke la irado de la iniciato "unu zono kaj unu vojo" ne povos esti glata, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la 9an de majo en Pekino diris, ke la irado de la iniciato renkontos malfacilojn kaj defiojn, tio estas normala kaj ankaŭ antaŭvidita, –  sed kie defio, tie reago! kie malfacilo, tie konkero!

Fine de tiu ĉi semajno la pintforumo de internacia kunlaboro por "unu zono kaj nun vojo" baldaŭ okazos. En tiutaga gazetara konferenco Geng Shuang diris:

"Ĝuste kiel ĉiuj grandaj aferoj en la historio de la homo, la iniciato "unu zono kaj unu vojo", dum sia evoluado, neeviteble renkontas diversspecajn malfacilojn kaj defiojn, tio estas normala kaj antaŭvidita. Kie defio, tie reago! Kie malfacilo, tie konkero! Ni kredas, ke la iniciato akceptos defiojn kaj venkos malfacilojn en la progresado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin