Tajvano devas observi la principon pri unu Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-05-09 19:13:46     Redaktoro:Xiong Linping

La 9an de majo, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino diris ke, por membriĝi al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), Tajvano devas sin konsentigi kun la principo pri unu Ĉinio; nur tiel oni povas, per interkonsiliĝo de la du bordoj, konsideri ĝian membriĝon al konferenco de MOS.

Oni raportis, ke la lasta dato por sin anonci al la 70a Konferenco de MOS jam estis finita, kaj Tajvano ne ricevis la inviton al la konferenco. Pro tio Tajvano asertis, ke la ĉeftero, kun preteksto de la problemo pri sano, faris "politikan premon" al Tajvano. Kontraŭ tiu aserto Geng Shuang diris en la gazetara konferenco:

"Rilate la problemon pri partopreno de Tajvano en la konferenco de MOS, la sekretariejo de MOS severe observis la rezolucion n. 2758 de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj la rezolucion n. 25.1 de MOS-konferenco, tio estas, la principon pri unu Ĉinio. La fakto pruvas ke, nur se Tajvano sin konsentigus kun la principo pri unu Ĉinio, ĝi povus konsiliĝi kun la ĉeftero por partopreni en konferenco de MOS."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin