Xi Jinping telefone konversaciis kun Macron

(GMT+08:00) 2017-05-09 21:01:36     Redaktoro:Xiong Linping

La 9an de majo la ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun la franca elektita prezidento Emmanuel Macron.

Xi Jinping gratulis, ke Macron elektiĝis kiel franca prezidento. Xi diris, ke la ĉina-franca rilato havas profundan enhavon kaj okupas gravan lokon en la diplomatio de Ĉinio; dum 53 jaroj depost la fondiĝo de la dulanda diplomatio la dulanda rilato elprovis diversajn internaciajn ŝanĝiĝojn kaj ĉiam kreskis laŭ la strategio. Xi emfazis, ke movi la ĉina-francan rilaton al pli nova ŝtupo konformas al la komuna deziro de la dulandaj popoloj kaj la internacia komunumo.

Macron diris, ke li dankas prezidanton Xi Jinping pro lia gratulo. Macron rimarkigis, ke Francio kaj Ĉinio estas amikaj en la tradicio kaj havas bonan kunlaboron en diversaj kampoj. Li emfazis, ke li donas grandan atenton al la rilatoj inter Francio kaj Ĉinio, kaj la nova registaro de Francio sekvos pozitivan kaj amikan politikon pri Ĉinio, alkroĉiĝos al la principo pri unu Ĉinio, kaj profundigos kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin