UN bonvenigas liberigon de niĝeriaj knabinoj fare de Boko Haram

(GMT+08:00) 2017-05-09 11:14:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris lunde, ke la UN bonvenigas la liberigon de 82 lernejaj knabinoj kidnapitaj de la ekstremisma grupo Boko Haram en 2014.

La ekstremisma grupo liberigis la knabinojn sabate vespere kontraŭ suspektatoj de Boko Haram. La 14an de aprilo de 2014, pli ol 200 lernejaj knabinoj estis forkaptitaj de la ekstremistoj kaj 21 el ili estis liberigitaj en oktobro de 2016.

La proparolanto diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke ili restas profunde maltrankvilaj pri la sekureco kaj bonfarto de la lernejaj knabinoj kaj aliaj viktimoj ankoraŭ en kaptiteco. La UN alvokas ĉiujn niĝerianojn, inkluzive de la familioj kaj lokaj komunumoj de la liberigitaj knabinoj, plene akcepti ilin kaj liveri al ili ĉiujn necesajn subtenojn por certigi ilian reintegriĝon en socion.

Li ankaŭ urĝis la internacian komunumno subteni plu la registaron de Niĝerio en ĝiaj klopodoj por certigo de la liberigo, rehabilito kaj reintegriĝo de ĉiuj viktimoj de Boko Haram.

Boko Haram estis kulpigita pri la morto de pli ol 20 000 homoj kaj senhejmiĝo de 2,3 milionoj da aliaj en Niĝerio ekde sia ribelo en 2009.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin