Trump gratulas francan elektitan prezidenton Macron

(GMT+08:00) 2017-05-09 11:29:13     Redaktoro:Yu Rongkang

La Blanka Domo diris, ke usona prezidento Donald Trump lunde telefone konversaciis kun franca elektita prezidento Emmanuel Macron por gratuli lin pro lia venko en la franca prezident-elekto.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke Trump emfazis sian deziron strikte kunlabori kun Macron en traktado de komunaj defioj, kaj rimarkigis la longan historion de kunlaboro inter Usono kaj Francio.

La du gvidantoj konsentis renkonti unu la alian dum la Pintkunveno de NATO en la 25a de majo en Bruselo.

Macron triumfis dimanĉe en la decida balotado de la franca prezident-elekto, venkante sian rivalon Marine Le Pen.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin