Ĉefo de UN gratulas Macron pro lia gajno de franca prezident-elekto

(GMT+08:00) 2017-05-09 12:57:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris lunde, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres gratulas francan elektitan prezidenton Emmanuel Macron.

Macron, 39-jara eksa ministro pri ekonomio, lunde gajnis la decidan balotadon de la franca prezident-elekto.

Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la UN gratulas la francan popolon pro la sukcesa prezident-elekto kaj elektitan prezidenton Emmanuel Macron pro lia venko. Li akcentis, ke Francio estas fondinto-membro de la UN kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio kaj ankaŭ tre valora partnero de la organizo. Li aldonis, ke la ĝenerala sekretario baldaŭ sendos gratulon al Macron kaj atendas kontakton kun li en tre proksima estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin